La Toleda Manĉo estas komarko de la provinco Toledo, Kastilio-Manĉo, Hispanio, integrata siavice, kiel subkomarko, en la Supra Manĉo. Ties limoj estas: norde, la Mesa de Ocaña; sude, Manĉo de Ciudad Real; okcidente, la komarko Montoj de Toledo; oriente, la komarko de Kvenka Manĉo. Tiu provinca komarko, escepte la municipojn El Toboso, Miguel Esteban, kaj Quintanar de la Orden, ne estis integrata en la antikva historia provinco La Mancha.

Situo de la Toleda Manĉo en la provinco Toledo.
Panoramo de la Toleda Manĉo de Toledo (Consuegra).

Ĝi enhavas etendon de 3.061,83 km², kaj estis historie distribuata inter la Religiaj Ordenoj de Santiago kaj Sankta Johano, ĉefe, plus aliaj de reĝa koncerno.

Laŭ la nacia instituto pri statistiko nome INE (censo de 2007), ĝi enhavas totale, 98.244 loĝ., tio estas averaĝa denseco de 32,09 loĝ/km².

La neoficiala histori-kultura ĉefurbo de tiu subkomarko estas Madridejos (11.404 loĝ.), sed aktuale la ununura jurisdikcia centro estas en Quintanar de la Orden (11.469 loĝ).

Municipoj redakti

Municipo Populacio Areo Denseco
Quintanar de la Orden 12.736 87,87 145,94
Madridejos 11.404 262,01 43,53
Consuegra 10.932 358,49 30,49
Villacañas 10.645 268,51 39,64
Mora (Toledo) 10.554 168,57 62,61
Corral de Almaguer 6.257 328,70 19,04
La Puebla de Almoradiel 6.122 106,13 57,68
Miguel Esteban 5.754 93,00 61,87
Villafranca de los Caballeros 5.561 106,59 52,17
La Villa de Don Fadrique 4.206 83,15 50,58
Villanueva de Alcardete 3.783 147,26 25,69
Villatobas 2.707 181,00 14,96
Tembleque 2.376 223,07 10,65
El Toboso 2.219 144,19 15,39
Camuñas 1.948 102,03 19,09
Quero 1.313 104,22 12,6
Turleque 942 100,85 9,34
El Romeral 789 78,92 10
Villanueva de Bogas 780 57,44 13,58
Cabezamesada 494 59,83 8,26

Historiografio redakti

La Supra Toleda Manĉo estis kampo de luktoj inter la teritorioj de la Ordeno de Sankta Johano kaj de la Ordeno de Santiago. Proksimume la okcidenta sektoro ĝis la meridiano de Villacañas-Lillo, estis apartenanta al la unua el ili, kun ĉefsidejo en Consuegra. La orienta sektoro de la Ordeno de Santiago, el La Villa de Don Fadrique, (kies infanto de Kastilio, duonfrato de Pedro la 1-a, iĝis Granda Superulo de la menciita Ordeno); la ĉefurbo iĝis Quintanar de la Orden, kiu nomiĝis en 1353, "Común de la Mancha", nome ĉefurbo de Gubernado kaj Ĉefa Justicejo.

Notoj redakti

Vidu ankaŭ redakti