Tomás Estrada Palma

Tomás Estrada PALMA (1835-1908) estis la unua prezidento de la Respubliko Kubo en 1902-1906.

Tomás Estrada Palma
Tomás Estrada Palma, unua prezidanto de la Kuba Respubliko
Tomás Estrada Palma, unua prezidanto de la Kuba Respubliko
Persona informo
Tomás Estrada Palma
Naskiĝo 9-an de julio 1835 (1835-07-09)
en Bayamo,  Hispana Imperio
Morto 4-an de novembro 1908 (1908-11-04) (73-jaraĝa)
en Santiago de Kubo
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco KuboHispana Imperio vd
Partio Kuba Aŭtentika Revolucia Partio vd
Familio
Edz(in)o Genoveva Guardiola de Estrada Palma vd
Profesio
Okupo politikistomilitisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Estrada partoprenis en la Dekjara Milito (Kubo) 1868- 1878. Li estis prezidento de la Ĉe-Milita Respubliko de la 29-a de marto 1876 ĝis la 19-a de oktobro 1877. Li kunlaboris kun la revoluciaj celoj enmigrinta en Usono, kie li estis prestiĝa revoluciulo pro sia laboro kiel intelektulo kaj edukisto. En 1895 li revenis al Kubo. José Martí taskigis lin gvidi la restantajn estraranojn de la Kuba Revolucia Partio. Kiam José Martí forpasis en Dos Ríos, la registaro de la Ĉe-Milita Respubliko, establita en 1895 en Jimaguayú, nomumis lin delegito de la Kuba Revolucia Partio kaj agento de la registaro eksterlande. Estrada estis la unua prezidento de la Kuba Respubliko de 1902 ĝis 1906. Liaj reelektaj sopiroj kaŭzis la tiel nomatan "Aŭgustan Etmiliton" (1906) kaj poste la Duan usonan intervenon en Kubo.