Tomás León Caspe Cereijo

Tomas León CASPE CEREIJO (1911 - mortis la 16-an de januaro 1991) estis UEA-delegito en Sevilo, Hispanio, kaj vigligis la lokan movadon de la lastaj 1970-aj jaroj ĝis la 1980-aj jaroj. La loka samideanaro konis lin kiel 'Antolin', ĉar li devis ŝanĝi sian nomon pro politika persekuto post la hispana enlanda milito. Li agis kiel vera esperanto-mecenato de la movado en Andaluzio, ĉar en 1976 li donacis sian meblovendejon sur strato Sol, 75 en la urbo Sevilo, kaj kune kun Felipe González del Pino, tie kunfondis la Academia Sevillana de Esperanto, kie oni komencis disvastigi kaj instrui senpage la esperantan lingvon. Kelkajn jarojn poste, kiam la movado iĝis pli stabila, oni kreis la Sevilan Esperanto-Asocion (Asociación Sevillana de Esperanto), kiu fariĝis grava referenco en la hispana movado dum la okdekaj jaroj. Antolin estis prezidanto kaj honora membro de Sevila Esperanto-Asocio ĝis sia morto en januaro 1991. Sevila Esperanto-Asocio estis tiel multenombra kaj aktiva ke ĝi eldonis periodaĵojn, disvastigis e-on tra la lokaj medioj kaj foiroj, instruadis la lingvon per tutjaraj kursoj, organizis naciajn kaj regionajn kongresojn kaj renkontiĝojn kaj eĉ naskis junularan sekcion, S.E.J.O.-n (Sevila Esperanta Junulara Organizo) kiu fariĝis alia grava referenco en la hispana junulara movado ĝis la naŭdekaj jaroj.