Tom P. Brown (naskiĝis la 3-an de junio 1888 en Nov-Orleano, Luiziano; mortis la 25-an de marto 1958 en Nov-Orleano), nomita Red Brown (eo: ruĝ-bruna), estis usona ĵaz-trombonisto kaj bandegestro de frua novorleana ĵazo. Krome li estis basinstrumentisto.

Tom Brown
Persona informo
Naskiĝo 3-an de junio 1888 (1888-06-03)
en Nov-Orleano
Morto 25-an de marto 1958 (1958-03-25) (69-jaraĝa)
en Nov-Orleano
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo ĵazmuzikisto
vdr

Vivo redakti

Brown kiel multaj novorleanaj muzikistoj komencis sian karieron en la bandoj de Papa Jack Laine kaj tiu de trumpetisto Frank Christian, direktis tamen ekde proksimume 1910 proprajn bandojn. Ilia muziko (la frua ĵazo) tiam estis konata kiel „hot ragtime“ aŭ „ratty music“. Komence de 1915 lin aŭdis vodevilo-dancisto Joe Frisco kaj invitis lin kun lia bando la Ĉikago: Majon de 1915 „Tom Brown´s Band from Dixieland“ komencis muziki en „Lamb´s Cafe“ (Ray Lopez, korneto kaj organizanto, Gussie Mueller klarneto, kiun mallonge poste anstataŭis Larry Shields[1], Arnold Loyacano piano kaj baso, Billy Lambert frapinstrumentaro). Ili formis la unuan bandon, je kiu estas pruvebla, ke ilia muziko publike nomiĝis ĵazo. Laŭ intervjuoj kun Brown tio estis provo de la ĉikagaj sindikatoj, fifamigi la bandon, kiam ĉi tiu fariĝis pli kaj pli populara (la bandanoj ne estis sindikatomembroj). Ili patrolis kun afiŝo kun surskriboj kiel „Don´t patronize this Jass Music“ (Ne subtenu ĉi tiun fikmuzikon). „Jass“ (ĵazo) tiam estis vorto de seksuma signifo kaj devis fi-rilatigi la bandon de Brown kun la bordeloj en Storyville je Nov-Orleano.

La provo tamen efikis male: la homoj fariĝis scivolemaj kaj alfluis al la prezentadoj de la bando, kiun do Brown tuj alinomis „Brown´s Jass Band“. En gazetoj ili tamen anoncis singardeme kiel „Brown´s Jab Band“ aŭ Jad Band. Brown pretendis ankaŭ pli malfrue, ke lia bando estas la unua, kiu iris norden. Li ja tre bone konsciis, ke la Original Creole Orchestra de Bill Johnson jam antaŭe estis tie. La bando koncertis kvarmonatojn en Ĉikago kaj pluajn kvar monatojn en Novjorko, antaŭ ol ĝi februaron de 1916 reiris al Nov-Orleano.

Kiam novjorkaj teatraj agentoj mallonge poste demandis lin pri „jass“-bando, li rekomendis „Stein´s Dixieland Jazz Band“, kiu ludis en Ĉikago.[2]. Ĉi tiu danke akceptis la oferton el Novjorko (sen Johnny Stein, kiu estis kontrakte ligita) kaj nomiĝis tie „Original Dixieland Jass Band“ (ODJB) estrate de Nick LaRocca. Brown mem ankaŭ iris en 1916 al Novjorko, kie lia bando muzikis dum revuo en Teatrejo Century sub la nomo „Five Rubes“. Oktobron li interŝanĝis kun ODJB la klarnetistojn (Brown ricevis Alcide Nunez-on, LaRocca anstataŭe Shields-on). Kiam la bando malfondiĝis, Nunez kaj la frapinstrumentisto Ragbaby Stevens iris al Bert Kelly, kies bando anstataŭis ODJB-n en 1918 je sia sukcesa prezentado en restoracio „Reisenwebers“. Brown mem laboris liberprofesie en Novjorko kaj aniĝis tiam en la bando de Harry Yerkes, en kiu muzikis ekde la komenco de 1920 ankaŭ Alcide Nunez. Krome li muzikis en vodevilejoj

En 1921 Brown revenis al Ĉikago, kie li muzikis kaj surdiskigis kun „Ray Miller´s Black and White Melody Boys“. Krome li direktis kun sia pli juna frato kaj basisto Steve Brown propran bandon. Meze de la 1920-aj jaroj li reiris al Nov-Orleano, kie lie muzikis kun la bandoj de Johnny Bayersdorffer (and his Jazzola Novelty Orchestra) kaj Norman Brownlee. Pri tio ankaŭ ekzistas sonregistraĵoj. Dum la mondekonomia krizo Brown krom ludi en lokaj bandoj riparis radiojn kaj malfermis muzikvendejon kaj brokantejon. En la 1950-aj jaroj dum la diksilando-revivigo li muzikis ekzemple en la bando de Johnny Wiggs kaj surdiskigis ankoraŭ malmultajn monatojn antaŭ sia morto. Tiam ankaŭ okazis rimarkinda renkontiĝo kun Nick LaRocca en televidspektaklo, en kiu ili devis elŝanĝi memorojn pri la komencoj de ĵazo. Anstataŭe el tio fariĝis interbatiĝo pri la unua uzado de la vorto „jazz“ (ekestis eĉ disputo antaŭ juĝejo). Dum la 1950-aj jaroj Brown unuafoje surdiskigis je propra nomo.

Referencoj redakti

  1. Bandestro Bert Kelly estis forloginta Gasion Mueller
  2. Jen Brown en plimalfrua intervjuo. La paso de la historio intertempe estis pridisputata inter li kaj LaRocca

Eksteraj ligiloj redakti