Tom Jones
Tom JONES (7-an de julio 1940 en Pontypridd, Kimrio) estas popmuzika kantisto. Lia oficiala nomo estas Thomas Jones Woodward.
Tom Jones | |
---|---|
![]() Tom Jones en la jaro 2009
| |
Bazaj informoj | |
Naskonomo | Thomas John Woodward |
Naskiĝo | 7-an de junio 1940 (83-jaraĝa) en Pontypridd, ![]() |
Edz(in)o | Linda Woodward |
Deveno | ![]() |
Ĝenroj | Popmuziko Blue-eyed soulo |
Aktivaj jaroj | 1963 - nuntempo |
Parencaj temoj |
Elvis Presley, Frank Sinatra |
Retejo | www.tomjones.com |
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Thomas John Woodward |
Aliaj nomoj | Tom Jones |
Lingvoj | angla |
Loĝloko | Londono |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando |
Familio | |
Edz(in)o | Linda Woodward |
Infanoj | Jonathan Berkery • Mark Woodward |
Okupo | |
Okupo | kantisto • aktoro |
TTT | |
Retejo | https://www.tomjones.com/ |
Ĉefe en la sesdekaj kaj sepdekaj jaroj Tom Jones estis monde konata. Li furoris ekde 1965 kun diversaj kantoj kiel It's not unusual, Delilah, The Green Green Grass of Home kaj She's a Lady. Ekde 1970 li estis ŝatata gasto en Las Vegas. Tie li koncertis apud aliaj tutmonde konataj kantistoj kiel Elvis Presley kaj Frank Sinatra. Fine de la 90-aj jaroj li denove famiĝis pro la albumo Reload. Sur ĝi interalie troviĝas la furorkanto Sex Bomb. Je la 29-a de marto 2006 oni al s-ro Jones donis la titolon de kavaliro.
Kanto en Esperanto redakti
Unu el liaj plej furoraj kantoj, Green Green Grass of Home, aperis ankaŭ en esperanta versio. Ĝin kantis en la 1980-aj jaroj la ensemblo Vagabondoj el Bydgoszcz.
Eksteraj ligiloj redakti
- Herbo antaŭ hejm Green Green Grass of Home en Esperanto