Tom Selleck

usona aktoro

Thomas William ("Tom") SELLECK (n. la 29-an de januaro, 1945) estas usona aktoro kaj filmproduktisto.

Tom Selleck
Persona informo
Naskonomo Thomas William Selleck
Naskiĝo 29-an de januaro 1945 (1945-01-29) (79-jaraĝa)
en Detrojto
Lingvoj anglagermanahispanarusaKanada anglajapana vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato de Suda Kalifornio • Grant High School • Los Angeles Valley College • California Military Academy vd
Familio
Patro Robert Dean Selleck vd
Patrino Martha Jagger vd
Edz(in)o Jacqueline Ray • Jillie Mack vd
Infanoj 2
Profesio
Okupo aktoro • televida produktoro • scenaristomodelo • basketbalisto vd
Aktiva dum 1965– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Tom Selleck

Lia konateco devenas ĉefe de lia rolo kiel detektivo Thomas Magnum en la usona televida serio Magnum P.I. (1980-1988). Li ricevis plurajn honorojn kaj premiojn pro tiu rolo, inkluzive de Emmy en 1984. Li rolis poste en pluraj aliaj televidaj serioj (plej grave en Friends), kaj en kinofilmoj, reklamfilmetoj ktp., interalie rolante kiel generalo Eisenhower en Ike: Countdown to D-Day, kaj kiel reĝo Fernando la 2-a en Christopher Columbus: the Discovery (gajnante la malpremion "Razzie").

Li kolektas pafilojn, kaj estas estrarano de la Nacia Fusila Asocio. Li priskribas sin laŭ politika sinteno kiel "liberecema sendependulo". Li estas estrarano de la Instituto de Etiko "Joseph kaj Edna Josephson", kaj de la "Koalicio Karaktero Kalkuliĝas". Li ricevis honoran doktoran gradon de Universitato Pepperdine.