Dr. Tom WADDELL (naskiĝis la 1-an de novembro 1937, mortis la 1-an de julio 1987) estis samseksama usona sportisto, kiu fondis la Gejajn ludojn (1982), originale nomata Geja olimpiko. (Post longa juĝproceso, la supera kortumo malpermesis uzon de vorto Olimpiko por ili (1987)).

Tom estis pilkoludisto kaj gimnastikisto en la kolegio. Li servis kiel armea kuracisto, estis paraŝutisto. Li reprezentis Usonon en la dekatlono en la Olimpikaj ludoj en Meksikurbo en 1968. Li esploris ankaŭ virusojn kaj laboris en la reĝa korto de Sauda Arabio.

Li mortis je aidoso en 1987.

Tom verkis aŭtobiografion, nomata Gay Olympian.

Eksteraj ligiloj redakti