Tom kha kai

taja supo de kokoslakto kaj kokaĵo

Tom kha kai (taje: ต้มข่าไก่) [tom ka kaj] (aŭ [tom ka gaj]) aŭ, esperantigite, tomkao estas supo el la Laosa kuirarto kaj Tajlanda kuirarto. La senco de la nomo estas kokaĵa galanga supo.

Tom kha kai
Tom kha hed

La manĝaĵo estas kunmetita el kokoslakto, galango (familio de zingibro), citronherbo kaj kok(in)aĵo.

Eventuale oni povas aldoni (frititajn) kapsikojn, bambuon, fungojn, aneton (en Laoso) aŭ koriandron (en Tajlando).

Vegetara varianto (sen kok(in)aĵo) nomiĝas Tom kha hed (taje: ต้มข่าเห็ด) [tom ka hed].

Eksteraj ligiloj redakti