Tomas Tranströmer
Tomas Göran TRANSTRÖMER (naskiĝis la 15-an de aprilo 1931 en Stokholmo, mortis la 26-an de marto 2015) estis sveda lirikisto. En la jaro 2011 li ricevis la Nobel-premion pri literaturo.
Karaktero de la literaturaĵoj
redaktiLi taksitas esti unu el la plej gravaj svedaj lirikistoj. Lia liriko ofte aspektas sobra, indiferenteta kaj asketa koncerne la esprimadon. Tamen li uzas por tiu riĉan kaj densigitan bildlingvon, ne malofte kopiante antikvajn versmezurojn. Sed en pli novaj poemkolektoj oni rimarkas tendencon al socien orientitaj temoj.
Lia verko dependas kaj disvolvas la lingvon de modernismo kaj ekspresionismo / superrealismo de la dudeka-jarcenta poezio; Ĝi skizas brilan kaj simplan perspektivon pri ĉiutaga vivo kaj naturo kaj precipe malkaŝas misterajn komprenojn, kiuj estas nutritaj de la universalaj aspektoj de la homa menso.
Verkoj (elekto)
redakti- 17 dikter. Bonnier, Stockholm 1954
- Hemligheter på vägen. Bonnier, Stockholm 1958
- Den halvfärdiga himlen. Bonnier, Stockholm 1962
- Klanger och spår. Bonnier, Stockholm 1966
- Mörkerseende. Författarforlaget, Göteborg 1970
- Stigar. Författarforlaget, Göteborg 1973, ISBN 91-7054-110-8
- Östersjöar. Bonnier, Stockholm 1974, ISBN 91-0-039367-3
- Sanningsbarriären. Bonnier, Stockholm 1978, ISBN 91-0-043684-4
- Det vilda torget. Bonnier, Stockholm 1983, ISBN 91-0-046048-6
- För levande och döda. Bonnier, Stockholm 1989, 91-0-047672-2
- Minnena ser mig. Bonnier, Stockholm 1993, ISBN 91-0-055716-1
- Sorgegondolen. Bonnier, Stockholm 1996, ISBN 91-0-056232-7
- Air Mail. Brev 1964–1990. Brevväxling mellan Tomas Tranströmer och Robert Bly, Bonnier, Stockholm 2001, ISBN 91-0-057384-1
- Den stora gåtan. Bonnier, Stockholm 2004, ISBN 91-0-010310-1
- Jonas Ellerström (Hg.): Tomas Tranströmers ungdomsdikter. Ellerström, Lund 2011, ISBN 91-7247-261-8
Eksteraj ligiloj
redaktiĜeneralaj
redakti- Hejmpaĝo de la eldonejo. angle
- Tomas Tranströmer en la artikolaro de la Insbruka gazetarkivo.
- Recenza listo de perlentaucher.de.
- Biografio kun verkaro kaj listo de premioj. Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine svede
En Esperanto
redakti- Ŝtormo trad. Pejno Simono en Libera Folio dediĉe al Franko Luin
- Nigraj Bildkartoj trad. Pejno Simono en Libera Folio dediĉe al Franko Luin
- La duonpreta ĉielo trad. Franko Luin trovebla en Libera Folio