Tomaso Albinoni

(Alidirektita el Tomaso Giovanni Albinoni)

Tomaso Giovanni ALBINONI (naskiĝis la 8-an de junio 1671 en Venecio; mortis la 17-an de januaro 1751 en Venecio) estis itala komponisto kaj violonisto de la baroko.

Tomaso Albinoni
Persona informo
Naskonomo Tomaso Giovanni Albinoni
Naskiĝo 8-an de junio 1671 (1671-06-08)
en Venecio
Morto 17-an de januaro 1751 (1751-01-17) (79-jaraĝa)
en Venecio
Mortokialo diabeto
Tombo Baziliko de Sankta Marko en Venecio
Lingvoj itala
Ŝtataneco Venecia respubliko
Okupo
Okupo komponistoviolonisto • chef de chant • dramaturgoverkisto
vdr

Vivo redakti

Albinoni naskiĝis kiel dua kaj plej aĝa filo de la paperaĵa kaj ludkarta fabrikanto Antonio Albinoni (1634–1709) kaj ties edzino Lucrezia (ĉ. 1645–1687) en la Venecia urbokvartalo San Moisè. Antonio Albinoni post la morto de sia dungantino en 1684 heredis ties tutan entreprenon, pro tio li atingis konsiderindan bonstaton. Krom la loĝodomo kaj la apuda firmao al tio ankaŭ apartenis kampodomo kun terposedo sur la firma tero en Prata di Pordenone.

Komence Tomaso Albinoni instruiĝis kiel ludkartoproduktanto en la patra entrepreno kaj krom tio li sekvis violonan, kantan kaj komponadan instruon. Liaj instruistoj estas nekonataj; ofte supozata lerntempo ĉe Giovanni Legrenzi ĝis nun ne dokumenteblas. En 1694 li montris sin antaŭ la publiko unuafoje kiel komponisto, nome per sia opero Zenobia, reĝino de Palmireni kiel ankaŭ per kolekto de porinstrumentaj komponaĵoj (12 Suonate a tre op. 1). Pro sia praktikata metia ĉefa laboro li komence ne bezonis perlabori per muziko, tiel nomante sin dilettante veneto (diletanta Veneciano).

Zenobia estis la komenco de lia ampleksa operverkado. Ekde tiam Albinoni komponis averaĝe 1–2 operojn jare, unue por Venecio, ekde 1703 pli kaj pli ankaŭ por aliaj urboj (Florenco, Ĝenovo, Bolonjo, Feraro, Breŝo, Romo, Treviso), kie li parte mem direktis la premierojn Paralele ĝis 1735/36 li publikigis ok pliajn kolektojn de instrumentaj verkoj kaj kolekton de solokantatoj.

La 17-an de marto 1705 Albinoni edzinigis en Milano la kantistinon Margherita Raimondi (1683/841721), kiu jam 15-aĝa debutis en Venecio, kaj ekloĝis kun ŝi en la Venecia urbokvartalo San Trovaso. El la edzeco ekestis tri filoj kaj kvar filinoj. Ankaŭ post sia edziniĝo Margherita Albinoni aperis sur la opera scenejo, tamen kun unu escepto (I rivali generosi, Brescia 1715) evidente neniam je verkoj de sia edzo.

Januare de 1709 mortis la patro de Albinoni. Jam tiutempe Albinoni estis decidinte, ne plu praktiki la lernitan profesion kaj tutplene dediĉi sin al la muziko. La patra entrepreno transiĝis do al liaj pli junaj fratoj Domenico kaj Giovanni; al Tomaso konvenus triono el la enspezoj. Ekde tiu tempo li nomis sin sur la titolpaĝoj de siaj presitaj verkoj nurnure kiel Musico di violino [violonmuzikisto]. En 1721 la intertempe la ŝuldoŝarĝita entrepreno estis transprenita fare de ŝuldato, tiel ke nun Albinoni devis perlabori mem sian vivtenon kaj transloĝiĝis en la malpli noblan urbokvartalon San Barnabao. Laŭ fonto el la 19-a jarcento li entreprenis floran kantolernejon, pri tiu tamen nenio konkreta konatas. La 22an de aŭgusto samjare lia edzino mortis je intestinflamo.

Ekde la 1720-aj jaroj la operoj de Albinoni estis ofte prezentataj ankaŭ ekster de Italio, plej ŝatataj estis la komikaj intermezoj.

La supron de sia kariero Albinoni atingis en la jaro 1722. Post publikigo de sia ĝis tiam plej ambicia kolekto de koncertaĵoj, la 12 Concerti a cinque op. 9 dediĉataj al la princo-elektisto Maksimiliano la 2-a Emanuelo de Bavario, li ricevis du komponmendojn el Munkeno: por la geedziĝo de Karlo Albreĥto, filo de Maksimiliano kaj posta imperiestro Karolo la 7-a, kun Maria Amalia, filino de la mortinta imperiestro Jozefo la 1-a, Albinoni skribis la operon I veri amici kaj la malpli grandan componimento poetico II trionfo d’Amore (la triumfo de la amo). La sukcesegan premieron je la 24-a de oktobro kaj la 4-a de novembro en Munkeno li direktis mem. Johano Mattheson raportas en sia Critica Musica (muzikkritiko) pri tio, ke ĉievente la „vera Albinoni“ kontribuis, ĉar tiutempe en Germanio kaj Svedio vojaĝis defraŭdanto ŝajnigante esti „la Tomaso Albinoni el Venecio“.

Kiel dokumentas la dediĉadoj de siaj presaĵoj, Albinoni ankaŭ interrilatis kun aliaj elstaraj personoj siatempaj, i.a. kun kardinalo Pietro Ottoboni, duko Karlo la 4a Gonzaga, grandprinco Ferdinando de Toskana, kardinalo Franĉesco Maria de Mediĉi, markizo Karlo Filipo Antonio Spinola Colonna, duko Kristiano Henriko de Watzdorf kaj markizo Don Luca Fernando Patiño. Krome Albinoni skribis la muzikon por nomfestoj de imperiestro Karlo la 6a. (Il nome glorioso in terra, santificato in cielo, 1724) kaj de sia edzino Elisabeth Christine de Braunschweig-Wolfenbüttel (Il nascimento de l’Autora, ĉirkaŭ 1710). Kontraŭe, kun siaj muzikistaj kolegoj Albinoni evidente nur malmulte interkontaktis; li ne anis la oficialajn Veneciajn muzikistajn asociojn (Arte de’ Sonadori, Società Santa Cecilia). Estas vere, ke li verkis plurajn operojn kune kun aliaj komponistoj, tamen tiujn kooperadojn verŝajne peris la teatrestro. Dokumentita estas renkontiĝo kun Johann Georg Pisendel, al kiu Albinoni dediĉis violonsonaton.

En la 1730-aj jaroj malpliiĝis la kreivaj fortoj de Albinoni iom post iom; siajn lastajn operojn li finfaris en 1734 (Candalide) kaj 1741 (Artamene). En 1743 la 72-jarulo aspiris la bone pagotan postenon de maestro di coro (ĥordirektisto) kaj kantinstruisto ĉe la Ospedale dei derelitti (Ospedaletto); sed oni dungis Nicola Porpora. La lastajn tri vivjarojn li pasigis kun tri el siaj gefiloj en pli modestaj cirkonstancoj, laste pro malsano (diabeto kaj kataro laŭ la mortanonco) enlite.

Verkaro redakti

La prioritato de la komponado de Albinoni estas sur la terenoj opero, kantato kaj instrumenta muziko. Je la eklezimuzika sfero nur frua meso por tri senakompanaj viraj voĉoj (antaŭ 1694) kaj la titoloj de du oratorioj estas postlasita (I trionfi di Giosuè, 1703, komuna elverkaĵo kun Alessandro Scarlatti, Giovanni Battista Bononcini k.a.; Maria annunziata, 1712). Sub la nomo de Albinoni disvastigita magnifikato en g-minoro verŝajne ne devenas de li.

Operaro redakti

Kiom da operoj komponis Albinoni ne plu ekzakte konstateblas. Komplete konserviĝis nur sep (Zenobia, regina de lmireni, 1694; Pimpinone, 1708; Engelberta, 1709; Il nascimento de l’Aurora, ca. 1710; Il nome glorioso in terra, santificato in cielo, 1724; La Statira, 1726; Il concilio de’ pianeti, 1729). El dek du operoj almenaŭ kelkaj estas traciitaj unupoaj arioj, de 38 pluaj nur la (presita) libreto, de intermezo-serio eĉ nur la titolo (Malsazio e Fiammetta, 1726). En la libreto de Candalide (1734) Albinoni etiketas tiun ĉi operon kiel sian okdekan. Se tiu ĉi indiko ne troigas, devas esti ke pluaj 23 operoj tutplene malaperis.

Kantatoj redakti

La kantataro de Albinoni sumiĝas je 44 konataj verkoj, el tiuj 12 troviĝas en la presita kolekto Cantate da camera a voce sola op. 4 (Venecio 1702) kaj 18 en manskribaĵkolekto en la ŝtatbiblioteko de Berlino. Ĉiuj kantatoj estas verkitaj por kantvoĉo kaj baso kontinua (ĉ. tri kvaronoj por soprano, kvarono por aldo), pluaj instrumentoj aliĝas nur en la (nekomplete konservata) kantato E dove, Amor, mi guidi.

Porinstrumentaj verkoj redakti

Ekde 1694 ĝis 1735/36 Albinoni presigis unue ĉe Giuseppe Sala en Venecio, ekde ĉirkaŭ 1711 ĉe Estienne Roger resp. Michel-Charles Le Cène en Amsterdamo naŭ kolektojn kun porinstrumentaj verkoj. Kvar el ili apartenas al la ĉambromuzika ĝenro (Sonate a tre op. 1, Venecio 1694; Balletti a tre op. 3, Venedig 1701; Trattenimenti armonici per camera op. 6, Amsterdam ĉirkaŭ 1711; Balletti e sonate a tre op. 8, Amsterdam 1722), la restajn kvin estas koncertkolektoj por pli granda muzikistaro(Sinfonie e concerti a cinque op. 2, Venecio 1700; Concerti a cinque op. 5, Venecio 1707; Concerti a cinque op. 7, Amsterdamo 1715; Concerti a cinque op. 9, Amsterdamo 1722; Concerti a cinque op. 10, Amsterdamo 1735/36). Kiel soloinstrumento kutime rolas la violono; ok koncertoj el op. 7 kaj 9 estas skribitaj por hobojo, ok pluaj por 2 hobojoj.

Krom la naŭ aŭtorigitaj presaĵoj dum la vivotempo de Albinoni aperis tri pliaj kolektoj kun violonosonatoj, kiujn la eldonistoj mem kompilis kaj enhavis ankaŭ verkoj neoriginaj de Albinoni (Sonate da chiesa „op. 4“ [ankaŭ nomataj pseŭda op. 4 ], Amsterdamo 1708; Sonate a violino solo e basso continuo, Amsterdamo ĉirkaŭ 1717; Six sonates da camera „op. post.“, Parizo ĉirkaŭ 1740). Kolekton da ses Sonate a tre op. 11 Albinoni eble mem donis al presado, tamen tiu verkaro neniam aperis (la manuskriptoj perdiĝis).

Kiel manskribaj instrumentaj verkoj estas tradiciitaj 9 simfonioj, 4 violonkoncertoj kaj 29 sonatoj (el tiuj tri en la aŭtografo). Plia violonkonĉerto estis detruata 1945 dum la aeratako kontraŭ Dresdeno.

Almenaŭ 26 instrumentaj verkoj, kiuj atribuiĝas al Albinoni laŭ unu aŭ aliaj fontoj, devas esti rigardata kiel dubinda por stilaj kriterioj. Al tiuj apartenas i.a. la plurfoje surdiskigita koncerto en C-maĵoro por trumpeto, 3 hobojoj kaj 2 fagotoj, la ses Sinfonie a quattro (ĉ. 1735) same kiel la plej populara verko kutime kontribuata al Albinoni, la adaĝo g-minoro por arĉinstrumentoj kaj orgeno. Ĉilasta, publikita 1958 de la itala Albinoni-biografo Remo Giazotto, onidire baziĝas sur fragmentoj de triosonato de Albinoni, kion oni tamen ĝis nun ne povis dokumenti.

Stilo redakti

Kontraŭe al la virtuoza „romantika“ stilo de lia samlurbano Antonio Vivaldi, la muziko de Albinoni distingiĝas per „klasika“ eleganteco laŭsence de Arcangelo Corelli. Karakteriza estas gaja, serena etoso, longaj melodiarkoj, pulsantaj ritmoj kaj emo al ripetadoj La voĉkondukado ofte estas kontrapunkta; multaj finomovimentoj de sonatoj kaj koncertoj estas formitaj laŭ fugoformo. La solopartoj de Albinoni estas malpli postulemaj ol tiuj de Vivaldi kaj pro tio ankaŭ realigebla far‘ amatoroj; hobojosoloj ofte estas kondukataj kiel kantvoĉoj, kromatiko kaj neatendataj moduladoj nur ŝpareme aplikataj.

La fortoj de Albinoni baziĝas antaŭ ĉio en lia formala kaj tematika klareco kaj en lia melodia inventemo. Li ne estis grava noviganto kaj ne lasis sin influi per la tendencoj siatempaj, tamen ĝuste pro tio li evoluigis esprimplenan individuan stilon, kiu faras liajn verkojn ne-intermikseblaj ĝis nuntempe.

Signifo kaj akceptiĝo redakti

Dumvive Albinoni estis unu el la plej konataj komponistoj Italiaj kaj estis rigardata samrange al Arcangelo Corelli kaj Antonio Vivaldi. Siaj operoj dum preskaŭ 50 jaroj prezencis sur la Veneciaj scenejoj (pli longe ol tiuj de multaj samtempuloj), siaj presitaj instrumentaĵoj estis plurfoje noveldonataj en Venecio, Amsterdamo kaj Londono kaj estis ege ŝatataj, speciale de amatoroj . Albinoni estis la unua komponisto, kiu konsekvence koncertojn formis trimovimentaj, kaj la unua Itala komponisto, kiu publikis hobojokoncertojn. Johann Sebastian Bach skribis kvar fugojn por klaviceno pri temoj el op. 1 de Albinoni (BWV 946, 950, 951 951a) kaj igis siaj studantoj elmeti ĝeneralbasojn de Albinoni; Johann Gottfried Walther transskribis du konzertojn el op. 2 por orgeno.

Post lia morto la muziko de Albinoni unue forgesiĝis. Nur ekdemeze de la 20a jarcento ĝi estis remalkovrata, ĉe kio la muzikologo Remo Giazotto ludis gravan rolon (kaj pro sia Albinoni-biografio de 1945 kaj ankaŭ pro sia Adagio g-minora atribuita al Albinoni). Intertempe la plej granda parto de verkoj postlasitaj fare de Albinoni estas alireblaj en modernaj presaĵoj (kompleta eldono de la instrumenta muziko ekde 1974 aperas en la eldono Kunzelmann); sur sondisko aŭ KD escepte de op. 8 ekzistas ĉiuj instrumentaĵaj kolektoj kun opusnumeroj, serio de instrumentaĵoj sen opusnumeroj, la kantatoj op. 4 samkiel kvar el la sep opraĵoj.

Trivialaĵoj redakti

De Albinoni kaj la naskiĝ- kaj ankaŭ sia mortodato ofte estas misindikataj. La plej ofte trovebla mortjaro 1750 klariĝas el specialaĵo de la Venecia kalendaro valida ĝis 1797, laŭ kiu la nova jaro komencis nur la 1-an de marto; la 17a de januaro 1751 en Venecio estis do ankoraŭ nombrata kiel la 17a de januaro 1750 (komparu Talbot 1980, p. 69). La falsa naskiĝdato unuan fojon aperis la 14an de junio en New Grove Dictionary of Music and Musicians (1980), kaj el tio estis transprenita en multnombrajn publikaĵojn; fakte Albinoni naskiĝis la 8an de junio kaj estis baptita la 14an de junio (komparu la citaĵon el la baptregistro ĉe Talbot 1980, p. 21).

Literaturo redakti

  • Remo Giazotto: Tomaso Albinoni, ‘musico di violino dilettante veneto’ (1671–1750). Bocca, Milano 1945.
  • Michael Talbot: Albinoni. Leben und Werk. Kunzelmann, Adliswil (Svislando) 1980.
  • Michael Talbot: Tomaso Albinoni. The Venetian Composer and His World. Clarendon Press, Oxford 1990.

Eksteraj ligiloj redakti

Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Tomaso Albinoni » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 792415 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)