Tomb Raider: Chronicles

Tomb Raider: Chronicles estas videoludo de la serio Tomb Raider. Ĝi estis kreita de Core Design kaj publikigita en 2000 de Eidos Interactive.

Tomb Raider: Chronicles

Disvolvo Core Design
Eldoninto Eidos Interactive
Distribuo Steam
Muziko Peter Connelly
Serio Tomb Raider
Antaŭita de Tomb Raider: The Last Revelation
Platformo PlayStation
Ĝenro Objektiva pafludo
Ludomaniero Unuope
PEGI-klasifiko PEGI 12
ESRB-klasifiko Teen (Adoleskuloj)
vdr

Temo redakti

En la fino de Tomb Raider: The Last Revelation Lara Croft restis sub la ruboj de la Granda Piramido, kaj ŝia maljuna mentoro kaj malamiko Von Croy organizas ekspedadon por retrovi kaj laŭeble savi ŝin. Samtempe, opiniante ŝin mortinta, familianoj kaj amikoj rekuniĝas ĉe Croft Manor por celebri la malaperon de la amata Lara, memorante kaj rakontante misterajn aventurojn vivitajn de ŝi antaŭ ŝia supozita morto. Winston memorigas aventuron de Lara ĉe Romo, kiam la arkeologino reakiris la Ŝtonon de la saĝuloj; Charles Kane repensas aventuron, en kiu li akompanis ŝin en Rusion por reakiri la Lancon de l'destino, kiu trapikis Kriston kaj nun troviĝanta en germana submarŝipo. Fulmo memorigas al Dustan la vojaĝon al la Nigra Insulo en Irlando, kiam Lara estis nur 17 jara. Winston leviĝas kaj sin adresas al la trofea ĉambro kaj montras la Irison. Tiel Winston memoras alian aventuron de Lara ĉe Nov-Jorko, en la industria konstruaĵo Von Croy.

Niveloj redakti

  Italio (Romo)

La unua rakontata aventuro estas tiu, kiu laŭ Winston estas absolute la unua, en kiu Lara agas kiel tombrabistino. Alveninte Romon por serĉi la Ŝtonon de la saĝuloj, Lara estas devigita aĉeti antikvan artefakto-ŝlosilon de Larson kaj Pierre, du komercistoj de arkeologaj trovitaĵoj, kiujn ŝi poste rerenkontos dum la serĉado de la Scion; kiam ili malfermos la Templon, kie troviĝas la Ŝtono ĉe la trajanaj bazaroj, startigos serion de kaptiloj kaj vekos antikvajn kreitaĵojn en la Koloseo. Dum tiuj niveloj, la ludanto povos “eksperimenti” la taŭgecon de la ludo per laŭvola trejnadiro. La niveloj de Romo havas mezan malfacilecon.

  • 1-a Nivelo: Stratoj de Romo
  • 2-a Nivelo: Trajanaj bazaroj
  • 3-a Nivelo: La Koloseo

  Rusio

Charles Kane memorigas alian aventuron de Lara: tiun, en kiu Lara volis serĉi la Lancon de l’destino. Ĝi, potenca artefakto, pro siaj detruaj povoj, alfundigis germanan submarŝipon dum la 2-a Mondmilito. Lara enŝteliĝas en la submarŝipon de sekreta rusa ekspedicio organizita por reakiri ĝin. Malkovrite kaj superinte multajn malfacilaĵojn, Lara sukcesas ŝteli skafandristosupertuton kaj enakviĝi por trovi la Lancon. Sed ĝi estas ŝtelita al ŝi de tromemfida rusa estro, kiu uzas ĝin malpropre en la submarŝipo, kiu alfundiĝas: Lara sin savas nur dank’al helpo de heroa admiralo. La niveloj en Rusio havas mezaltan malfacilecon: estas vere multenombraj la obstakloj kaj la bataloj.

  • 4-a Nivelo: La bazo
  • 5-a Nivelo: La submarŝipo
  • 6-a Nivelo: Profunde
  • 7-a Nivelo: Mergita submarŝipo

  Irlando

Dunstan rakontas alian historion de Lara: kiam ŝi estis apenaŭ 17-jara, sacerdoto Dustan estis taskita de Winston pri ekzorcado de irlanda insulo, kiu estas loĝejo de dajmonoj kaj fantomoj. Koninte tiun aferon, Lara kaŝe enŝipiĝas por atingi la insulon, kie ŝi helpos la amikon venkobati la dajmonojn. La niveloj havas malfacilecon sufiĉe altan ĉar Lara, estante minoritata, ne havas armilojn.

  • 8-a Nivelo: La eŝafodo
  • 9-a Nivelo: La labirinto
  • 10-a Nivelo: La malnova muelilo

  Usono (Nov-Jorko)

En la lasta aventuro Lara estas en Nov-Jorko reakiranta la Irison, kiu estis akirita de Werner Von Croy antaŭ kelkaj jaroj en Kamboĝo. Ĝi troviĝas en la 13-a etaĝo de la Industrioj Von Croy. La virino devos alfronti multajn danĝeraĵojn, inter kiuj du fortegajn aŭtomatojn preskaŭ nevenkeblajn. La niveloj en Nov-Jorko estas vere entuziasmigaj, sed tre komplikaj. Ili tre memorigas la nivelojn en Nevado de Tomb Raider 3. Tomb Raider: Chronicles finiĝas per la fuĝo de Lara per paraŝuto el la ĉielskrapanto de Von Croy.

  • 11-a Nivelo: La 13-a etaĝo
  • 12-a Nivelo: Fuĝo kun la Iriso
  • 13-a Nivelo: Alarmo ruĝa!

Level Editor redakti

Al la eldonado de Tomb Raider: Chronicles estis aldonita Tomb Raider Level Editor, per kiu estas eble krei novajn nivelojn kaj ludi la nivelojn kreitajn de la ŝatantoj. La programpaketo entenis kelkajn mallongigitajn nivelojn de Tomb Raider: The Last Revelation kun demonstraciaj celoj.

Ekde 2005 la redaktoprogramo estas senpage elŝutebla en interreto.

Nun en interreto estas troveblaj pli ol 2000 niveloj kreitaj de la ludantoj [1].

Malamikoj en la ludo redakti

  • Dobermann: bestoj lertmovaj kaj ne multe danĝeraj, ili estas nur en la nivelo "Stratoj de Romo".
  • Vespertoj: ne multe danĝeraj sed voremaj, oni ne povas forigi ilin kaj estas nur nedaŭra danĝero. Ili troviĝas en Romo kaj Irlando.
  • Musoj: kiel la pipistreloj, ankaŭ la musojn oni ne povas mortigi kaj estas nedaŭra danĝero. Troviĝas en Romo kaj Irlando.
  • Larson: malamiko de Lara ĉe Romo, Larson pafas ne multe danĝerajn kuglojn kaj Lara ne povas mortigi lin ĉar je certa momento li malaperas el la batalkampo.
  • Roma soldato: ĉe Romo, la roma soldato estas estro, kiu distingiĝas en du specoj: la unua speco troviĝas en "Trajanaj bazaroj" kaj havas elektran spadon; la dua speco troviĝas en "La Koloseo" kaj havas elektran martelon. Ambaŭ estas danĝeraj, tre grandaj kaj malfacile mortigeblaj.
  • Kapo de Marso: estas monstro kunmetita el tentakloj kaj la kapo de Marso. Tiu estro havas unu avantaĝon kaj multajn malavantaĝojn por Lara. La avantaĝo estas, ke la unika korpoparto, kiu moviĝas, estas la kapo, dume la aliaj korpopartoj ne moviĝas. La malavantaĝoj estas ke, tuj kiam ĝia kapo vidas Lara-n, ĝiaj verdaj okuloj pafas mortigan laseron al ŝi. Por venkobati la monstron, estas necese detrui ĝiajn okulojn kaj tio estas tre komplika afero, ĉar necesas montri sin al la monstro. Tiu malamiko troviĝas en la nivelo "Trajanaj bazaroj".
  • Drakoj: estas estroj troveblaj en "Trajanaj bazaroj" kaj havas kapablon ĵeti flamojn, kiuj povas mortigi Lara-n (fortune en tiu zono de la nivelo troviĝas naĝejo). La avantaĝo estas, ke ili ne moviĝas sed restas en la sama pozicio. Tamen estas malfacile destrui ilin.
  • Leonoj: kruelaj kaj agresemaj, la leonoj troviĝas en "La Koloseo".
  • Gladiatoroj: estas en la nivelo "La Koloseo". Facilas mortigi ilin malgraŭ ilia agresemo.
  • Gardohundo: troviĝas en la nivelo "La Bazo" kaj estas pli danĝeraj ol dobermann, sed mortigi ĝin ne estas malfacile.
  • Gvardioj: estas danĝeraj homoj en niveloj en Rusio. Necesas malmultaj pafoj por mortigi ilin, sed la iliaj ne fortas.
  • Embuskaj pafistoj: estas kaŝitaj inter la fenestroj kaj pro tio estas malfacile trovi ilin, kiuj troviĝas en la niveloj "La Bazo" kaj "Fuĝo kun la Iriso".
  • Mafiano: putraj ŝipanoj tre stultaj, do facile mortigeblaj. Ili agas en Rusio.
  • Murda motorboato: agas en la nivelo "Profunde" kaj ne povas esti destruita, estante subakve. Ĝi estas tre danĝera malamiko ĉar ĝiaj pafoj estas malfacile eviteblaj.
  • Monstretoj: en Irlando, la monstretoj moviĝas tre malrapide kaj tial estas facile fuĝi el ili, sed tamen estas agresemaj.
  • Fantasmoskeletoj: estas malamikoj kun spado en la nivelo "La Labirinto". Ili aperas nur kiam Lara al ili alproksimiĝas. Ili ne moviĝas, sed iliaj spadoj tre danĝeras.
  • Nigra monstro: nur en la fino de "La Labirinto", la Nigra Monstro kaŭzas multe da agitiĝo pro siaj subitaj atakoj. Ĝi aperas el kelkaj stratetoj de la labirinto kaj ĝiaj mordoj estas ja danĝeraj.
  • Akva kreitaĵo: estas malgranda akva monstro (simila al granda palinuro), kiu kontrolas ĵaluze trapasejon, kiu utilas por daŭrigi la ludon, kaj altvaloran moneron. Ĝi agas en la nivelo "La malnova muelilo".
  • Gardistaro de la industrio: estas gvardioj en la niveloj de Industrioj Von Croy. Ili ne estas malfacile mortigeblaj, sed pafas daŭre se ili vin vidas. Kelkaj atakas nur se estas vekitaj el beata dormo.
  • Blenditaj gvardioj: estas danĝeregaj gvardioj, ĉar havas nedetrueblan kirason. Ili havas laseron mortigan kaj malfacile eviteblan. Oni povas mortigi ilin nur per unu pafo al ilia kapo, ĉar ĝi ne havas iun ajn protekton, sed bona celumo necesas. Ili troviĝas en la Industrioj Von Croy.
  • Operacia personaro: estas personoj, kiuj vere ne estas malamikoj kaj nenian danĝeraĵon faras al Lara sed ili estas anoj de la Industrioj Von Croy kaj tial ili estas iel kontraŭ Lara.
  • Kobajoj: nur en la nivelo "La 13-a etaĝo", la kobajoj estas tre voremaj. Ili vivas en specifaj akvarioj kaj kapablas rompi ilin kaj eliri.
  • Helikoptero: tre danĝera, se vidas Lara-n, al ŝi ĝi pafas mitralpafojn, kiuj povas mortigi ŝin en malmulte da tempo. Ĝi agas nur en la nivelo "Alarmo ruĝa!".
  • Aŭtomato: tre rapidaj robotoj, kiujn oni ne povas mortigi per armiloj, sed nur per ruzaĵoj, kiujn Lara devos eltrovi. Ili danĝeras, ĉar havas timindan armilon. Tamen ili gardas la ŝlosilojn por fini la ludon, do ili havas tre gravan rolon. Troviĝas nur en la nivelo "Alarmo ruĝa!".

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. www.trle.net[rompita ligilo]