Tomb Raider 1 estas la unua epizodo de la sagao Tomb Raider kreita de Core Design kaj publikigita en 1996 de Eidos Interactive.

Tomb Raider 1
Disvolvo Core Design
Eldoninto Eidos Interactive
Distribuo Steam
Scenaro Vicky Arnold
Muziko Nathan McCree
Serio Tomb Raider
Sekvita de Tomb Raider 2
Platformo PlayStation
Ĝenro Objektiva pafludo
Ludomaniero Unuope
Regilo tuŝekrano
PEGI-klasifiko PEGI 12
ESRB-klasifiko Teen (Adoleskuloj)
vdr

Temo redakti

Post la reveno el ekspedicio en Himalajo, Lara Croft estas ekkontankata de Jacqueline Natla, koluzia virino kiu konvinkas Lara-n reakiri misteran manfaritaĵon en Peruo. Tiam Lara ekserĉas unu el la tri pecoj de la antikva Scion, mistika artefakto kun nekredebla povo. Tamen, eltrovinte la eron, la aferoj malfaciliĝas ĉar Lara devas alfronti la sikariojn de Natla.

Roluloj redakti

  •   Lara Croft: la heroino de la ludo, Lara Croft, estas angla arkeologino surprenata por trovi antikvajn artefaktojn.
  •   Larson Conway: unu el la lakeoj de Natla, kiu ekkontaktigis Natla-n kaj Lara-n.
  •   Pierre Dupont: tiu ĉi danĝera soldulo estas franca arkeologo, engaĝita de Natla por serĉi la duan pecon de artefakto Scion.
  • Jacqueline Natla: riĉa virino kaj proprietulino de Natla Technologies. Je la komenco de la ludo ŝi ekkontaktas Lara-n por trovigi al ŝi la misteran Scion, kiu troviĝas en Peruo. Pli poste oni eltrovas, ke ŝi estas antikva reĝino, unu el la tri suverenoj de Atlantido, kondamnita de aliaj du reĝoj Qualopec kaj Tihocan je la frostodormo.
  • Tihocan: unu el la antikvaj suverenoj de Atlantido.
  • Qualopec: alia suvereno de Atlantido.

Karakterizoj redakti

Krom paŝi, kuri kaj salti, Lara povas plenumi flankajn paŝojn, transkapiĝojn, plonĝi akven kaj naĝi. Cetere Lara havas multajn armilojn: kutime ŝi portas normalajn pistolojn kun senlimaj municioj sed daŭrigante la ludon, oni povas trovi kaj preni pli fortajn armilojn kiel pafilojn, magnum-ojn kaj uzi-ojn, sed je certa momento Lara estos senigita je la armiloj, lasante nedefendata la ludanton, kiu devos retrovi la armilojn. Tiu ĉi situacio multfoje okazas ankaŭ en sekvaj epizodoj.

Krome en Tomb Raider, multenombraj malamikoj kaj mortigaj kaptiloj malfaciligas la ludon: fakte ĉiu nivelo entenas multajn malamikojn kiel danĝerajn bestojn (agresaj hundoj, skorpioj...) aŭ soldatojn. Inter la plej oftaj kaptiloj estas memorindaj la ruliĝantaj pintigitaj buloj, la pintaj pikilegoj kaj la abismoj. Tomb Raider estas ankaŭ plena je enigmoj, kiuj konsistas serĉi ŝlosilojn, tiri levilojn, efektivigi specifajn sinkronigitajn saltojn ktp...

En ĉiu nivelo oni povas eltrovi unu aŭ pli da "sekretoj". Ne estas devige serĉi ilin sed trovante ilin oni povas gajni ankaŭ potencajn rimedojn, kiuj povas simpligi la ludotajn nivelojn.

Niveloj redakti

  Peruo

Natla sendas Lara-n Peruen, kie ŝi eltrovas la enirejon de la perdita tombo de Qualopec kaŝita inter la montoj. La ludanto devas gvidi Lara-n tra perdita urbo renkontante malamikojn kiel lupojn, pipistrelojn, dinosaŭrojn kaj aliajn. Tiuj niveloj havas mezan malfacilecon.

  • 1-a Nivelo: Caves
  • 2-a Nivelo: City of Vilcabamba
  • 3-a Nivelo: Lost Valley
  • 4-a Nivelo: Tomb of Qualopec

  Grekio

Lara troviĝas en mezepoka monaĥejo. Ĉi tie Lara batalas kontraŭ leonoj, aligatoroj kaj goriloj dume ŝi klopodas trovi la duan pecon de la Scion antaŭ ol alia homo nomata Pierre DuPont, kiu misfortune trovas ĝin antaŭ ol ŝi. Tiuj niveloj havas mezan kaj altan malfacilecon.

  • 5-a Nivelo: St. Francis' Folly
  • 6-a Nivelo: Colosseum
  • 7-a Nivelo: Palace Midas
  • 8-a Nivelo: The Cistern
  • 9-a Nivelo: Tomb of Tihocan

  Egiptio

  • 10-a Nivelo: City of Khamoon
  • 11-a Nivelo: Obelisk of Khamoon
  • 12-a Nivelo: Sanctuary of the Scion

Atlantido

Lara Croft sekvas Natla-n kaj ŝiajn lakeojn en malproksima insulo, kie minejaj operacioj parte malkovris la piramodon de Atlantido. La niveloj de Atlantido estas la plej malfacilaj de la ludo.

  • 13-a Nivelo: Natla's Mines
  • 14-a Nivelo: Atlantis
  • 15-a Nivelo: The Great Pyramid

Tomb Raider: Unfinished Business redakti

En 1998 estis kreita ekspansio de la ludo enhavante novajn nivelojn.

  Egiptio

  • 1-a Nivelo: Return to Egypt
  • 2-a Nivelo: Temple of the Cat

Atlantido

  • 3-a Nivelo: Atlantean Stronghold
  • 4-a Nivelo: The Hive

Vidu ankaŭ redakti