Tombeja preĝejo (Treysa)

La Tombeja preĝejo (germane: Totenkirche) estas kirka ruino en Schwalmstadt-Treysa en Germanujo, estante emblemo urba.

Vido je la Tombeja kirko de Treysa
Altarejo de la Tombeja kirko

Historio redakti

La preĝejo estiĝis kiel unu el la plej grandaj bazilikoj de la 12a jarcento, do en la transira periodo inter romaniko kaj gotiko; ĝi finfaritis ĉ. 1265. Ĝis la 16a jarcento temis pri la paroĥuja kirko de Treysa estante sub la patroneco de Sankta Marteno de Tours. Tiam estis Treysa centro de distrikto eklezijuĝa komprenanta pli ol 30 vilaĝojn. Ĝi estis submetita al la Dekanujo Amöneburg de la arkidiakonujo de la Konvento Sankta Marteno de Majenco. Post la enkonduko de Reformacio en Hesio landgrafo Filipo la 1-a (Hesio) permesis al la civitanoj de Treysa utiligi la ne plu fare de la dominikanoj uzata Mario-kirko kiel paroĥuja preĝejo. La Martenokirko iĝis tombeja. Kvankam intertempe fariĝis riparoj tie, ĝi kadukiĝis. En 1830 la tegmento per fulmobato damaĝitis ege kaj pro sekurecaj kialoj eĉ planitis la totala malkonstruo. Tio ne okazis pro protesto de la magistrato kaj la subkonsilantaro de la urbo en 1832//33.

Kaduko rekonstruo redakti

Post konstato de multaj damaĝoj la preĝejo ekde 1835 lasigitis je kadukiĝo. Unuaj malspertulaj provoj haltigi tion kondukis en la jaro 1909 al plia malpliboniĝo: la betonkovraĵoj kaj la tiam uzita cement-ŝprucmortero tute ne harmoniis kun la malnova brikaro. En 1993 kolektiĝis la amikara societanoj de Förderkreis Totenkirche e.V. kiu engaĝiĝu pri la konservo kirkoruina. Je la fino de sukcesa statosavo okazas je pentekosto 2006 diservo kaj solene la malnova nomo Martenokirko en deca maniero reuzitis. Ekde 2011 respondas prie la evangelia komunumo de Franz-von-Roques.[1] Post la fino de la restaŭradoj la kirko denove okazigas diversajn aferojn, ekz. la dancon provan por Hutzel-kermeso (ĝis 2014), la ĉiujaran vinfeston (Weindorf) kaj liberaeran muzikfestivalon. En 2015 festis oni la datrevenon 750-an kirkofondan.[2]

Buterlaktoturo redakti

Famas la kirko hodiaŭ ankaŭ pro la ĉ. 35 metrojn alta kampanilo, la t.n. Buterlaktoturo. Laŭdire ĝi estis farbita dum sieĝo per buterolakto por ŝajnigi antaŭ la atakantoj abundon da nutraĵoj; sekve ili demoralizite retiriĝis. Fakte troviĝis dumrestaŭrade fakturoj pri aĉeto de multa lakto; farbo kun enmiksita lakto tiam ne malnormalis. La blanka koloro ja longtempe restis. Ene de la turo estas tri sonoriloj; la meza nomite preĝadsonorilo havas latinlingvan enskribitaĵon jenan: "Do veniam menti, do laudem cunctipotenti; defunctos plango, vivos voco, fulgura frango."[3]

Bildoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Literaturo redakti

  • Jutta Müller: Die Totenkirche St. Martin in Treysa – (k)ein Bau der Marburger Bauschule? Dissertation, Frankfurt (Main), 1998
  • Angus Fowler: Zur Geschichte von Kirchen und Kapellen in Treysa, insbesondere der heutigen Stadtkirche (früher Kirche des Dominikanerklosters), che: Schwälmer Jahrbuch 1986, p. 18–50

Notoj redakti

  1. Totenkirche: Förderkreis übergibt nach Auflösung Vermögen an Kirchengemeinde. Ĉe: "HNA", 1.1.2011.
  2. "750 Jahre Totenkirche – Festreigen hat begonnen", HNA, 16.5.2015
  3. Traduko: Mi pardonas al la animoj, mi laŭdas la ĉiupotenculon, mi funebras la mortinrojn, mi vokas la vivantojn, mi frakasas la fulmojn.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Totenkirche (Treysa) en la germana Vikipedio.

50.9133055555569.1893