Tombejo Calvaire
La Tombejo Calvaire (france Cimetière du Calvaire) estas unu el la tombejoj de Parizo kiu situas sur la supro de la monteto Montmartre. La prae nomita Tombejo Saint-Pierre-de-Montmartre ŝuldas sian nomon al la ĉeesto de kalvario situanta mallantaŭ apuda Preĝejo Saint-Pierre-de-Montmartre.
Cimetière du Calvaire | |||
---|---|---|---|
Tombejo Calvaire | |||
ŝtato | ![]() | ||
urbo | Parizo | ||
adreso | 2 rue du Mont-Cenis | ||
koordinatoj | 48° 53′ 12″ N, 2° 20′ 30″ O (mapo)48.88682.34179Koordinatoj: 48° 53′ 12″ N, 2° 20′ 30″ O (mapo) | ||
| |||
Ĝi ampleksas areon de 600 kv.m, kaj estas la plej malgranda el ĉiuj parizaj tombejoj. Tie 87 tomboj estas registritaj.
HistorioRedakti
Ĉirkaŭanta la Preĝejon Saint-Pierre-de-Montmartre, la tombeko Calvaire estis oficiale kreita en 1688. Dum la Franca revolucio de 1789, ĝi estis tute detruita. Ĝi tiam formis parton de la monaĥeja tuto de la Reĝa abatejo de Montmartre kiu estis tute diserigita krom Preĝejo Saint-Pierre.
Ĝi estis denove malfermita en 1801 por akcepti sepultejojn de enloĝantoj de la kvartalo. En 1831, ĝi estis definitive fermita, samtempe kun la kreado de Tombejo Saint-Vincent fare de komunumo de Montmartre.
Hodiaŭ, ĝi estas alirebla al la publiko nur la 1-an de novembro (tagon de Ĉiuj Sanktuloj).
Tomboj de famulojRedakti
- Duko de Crillon (Louis des Balbes de Berton de) (1742-1806): generalo
- Félix Desportes (1763-1849): unua urbestro de Montmartre, ambasadoro, prefekto
- Barono Antoine Portal (1742-1832): kuracisto kaj ĥirurgo
- Grafo Louis Antoine de Bougainville (1729-1811): admiralo, esploristo
- Grafo Mathieu Dumas (1753-1837): generalo, ministro, militista verkisto
- Jean-Baptiste Pigalle (1714-1785): franca skulptisto
BildgalerioRedakti
Plato sur tombo de Louis Antoine de Bougainville: "ĉi tie ripozas lia koro - lia korpo estas en Panthéon"