La Tombejo de Konfuceo, konata ankaŭ laŭ sia ĉina nomo Kong Lin (en ĉina skribo 孔|林 Kǒng Lín, Konga Arbaro), estas tombejo de la Konga klano (posteuloj de Konfuceo) en la konfucea naskoloko Cjujfu. La propra Konfuceo kaj kelkaj el liaj disĉiploj estis tie entombigitaj, same kiel multaj miloj el liaj posteuloj.

Tombo de Konfuceo en Kong Lin, Cjujfu, Ŝandongo

Pli ol 10 000 arboj havigas al la tombejo arbaran aspekton.

La Tombejo de Konfuceo estis atakita de la Ruĝaj gardistoj en novembro 1966 dum la Kultura Revolucio.[1]

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. Hung, Jeni (5a de Aprilo 2003). «Children of confucius». The Spectator. Konsultita la 4an de marto 2007.

Koordinatoj: 35° 37′ 07″ N 116° 59′ 11″ O / 35.61861 °N, 116.98639 °O / 35.61861; 116.98639 (mapo)