Tombejo de Vaugirard
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Vaugirard |
La tombejo de Vaugirard (france Cimetière de Vaugirard) estas tombejo situanta ĉe n-ro 320 Strato Lecourbe en la 15-a arondismento de Parizo, malfermita en 1787, kio igas ĝin unu el la plej malnovaj aktivaj tombejoj en Parizo.
Cimetière de Vaugirard | |||
---|---|---|---|
Tombejo de Vaugirard | |||
ŝtato | Francio | ||
urbo | Parizo | ||
adreso | 320 rue Lecourbe | ||
koordinatoj | 48° 50′ 18″ N, 2° 17′ 4″ O (mapo)48.8383332.284444Koordinatoj: 48° 50′ 18″ N, 2° 17′ 4″ O (mapo) | ||
| |||
La tombejo okupas grandan terpecon okcidente de Strato Lecourbe. Ĝi havas areon de unu hektaro kaj duono kaj enhavas ĉirkaŭ 2500 tombojn. Troviĝas 95 arboj de 17 malsamaj specioj.