Tombo de Nekonata Soldato en Varsovio

Tombo de Nekonata Soldato en Varsovio (pole: Grób Nieznanego Żołnierza w Warszawie) – tombo-monumento sur la placo al marŝalo Józef Piłsudski en Varsovio. Ideo de la Varsovia tombo estas memor-honorigo de mortfalintaj soldatoj en bataloj pri la sendependeco.

Tombo de Nekonata Soldato en Varsovio
Tombo de la Nekonata Soldatomonumento [+]
Koordinatoj52° 14′ 28″ N, 21° 0′ 41″ O (mapo)52.24111111111121.011388888889Koordinatoj: 52° 14′ 28″ N, 21° 0′ 41″ O (mapo)

Konsekro2-a de novembro 1925

Tombo de Nekonata Soldato en Varsovio (Varsovio)
Tombo de Nekonata Soldato en Varsovio (Varsovio)
DEC

Map
Tombo de Nekonata Soldato en Varsovio
Vikimedia Komunejo:  Tomb of the Unknown Soldier in Warsaw [+]
vdr
Tombo de Nekonata Soldato en Varsovio

Historio redakti

 
Blindaj esperantistoj metas florojn ĉe la Tombo de Nekonata Soldato en Varsovio, UK 1937

La ideo pri honorigo de nekonataj falintaj batale soldatoj naskiĝis senpere post la unua mondmilito en Francio. La unua en la mondo Tombo de Nekonata Soldato aperis en Parizo en 1920. Ĝi memorigas milionon kaj duono de soldatoj mortfalintaj en la jaroj 1914–1918. Paralele kun Francio oni kreis honorlokojn al sennomaj soldatoj en Britio.

En Pollando la unuaj iniciatoj pri kreo de tiaj memorlokoj aperis en 1921. Kiel la unua ekestis monumento-plato de Nekonata Soldato en Lodzo (malkovrita la 22-an de marto 1925).

La Varsovia Tombo de Nekonata Soldato estis malkovrita la 2-an de novembro 1925 sub kolumnaro de Saksa-Palaco. Tiutage oni enmetis en ĝin kadavron de sennoma soldato, venigitan dum speciala ceremonio de la Tombejo de la Defendintoj de Lvovo. Kreanto de la tombo estis artisto-skulptisto Stanisław Kazimierz Ostrowski.

La 28-an de decembro 1944 germanoj, detruante sisteme la urbon, eksplodigis la Saksan Palacon, revenĝe pro la ribelo de Varsovio. El la Tombo saviĝis fragmentoj. Jam en 1946 estis rekonstruita kaj denove malkovrita, tamen sen tabuloj pri la bataloj kontraŭ bolŝevismo. Aktuale ĝi konsistas el triarkada fragmento de savita kolumnaro de la palaco. Hodiaŭ, kiam la Saksa Palaco daŭre ne estas restaŭrita krudaj brikoj ambaŭflanke de la Tombo reliefigas, ke iam ĝi konsistigis parton de pli granda konstruaĵo. En la jaroj 1990–1991 surfacon de la tombo oni iom ŝanĝis. La tabuloj pri la pola-bolŝevika milito reaperis, sed en lokoj malfacile videblaj.

En la 2-an de junio 1979 papo Johano Paŭlo la 2-a sur la ĉirkaŭa Placo celebris la sanktan meson dum sia unua pilgrimvizito en Pollando kaj preĝis ĉe la Tombo.

Apud la Tombo de Nekonata Soldato en Varsovio brulas eterna flamo kaj staras honora gardistaro el Reprezenta Bataliono de Pola Militistaro, kaj dum ŝtataj festoj okazas solena gardoŝanĝo kun partopreno de la plej superaj regopovoj de la ŝtato. Ĉiujare la 11-an de novembro (Festo de Sendependeco) la pola prezidento alvenas al la Tombo de Nekonata Soldato por partopreni la solenaĵon de la gardoŝanĝo kaj por meti florojn ĉe la Tombo. Tiam okazas milita defilado.

Tabuloj sur la Tombo de Nekonata Soldato post 1990 redakti

972-1683

1768-1863

1863-1921

1863-1921

1914-1918

1914-1918

1918-1920

1918-1920

1939-1945

1939-1945

1939-1945

Al maristoj

Al aviadilistoj

La 15-an de aŭgusto 2016 prezidento de Pollando Andrzej Duda solene malfermis memortabulon al "Anatemitaj Soldatoj" — ĉeestis filo de Józef Franczak, la lasta mortfalinta partizano

Bibliografio redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti