Tommaso Campanella

Tommaso Campanella estis itala dominikano monaĥo kaj filozofo, naskita la 5an de septembro 1568 en Stilo, mortinta en la 22a de majo 1639 en Parizo.

Tommaso Campanella
Cozza Tommaso Campanella.jpg
Persona informo
Tommaso Campanella
Naskonomo Giovan Domenico Campanella
Naskiĝo 4-an de septembro 1568 (1568-09-04)
en Stilo
Morto 21-an de majo 1639 (1639-05-21) (70-jara)
en Parizo
Religio katolikismo [#]
Lingvoj latinaitala [#]
Ŝtataneco Reĝlando de Napolo [#]
Alma mater Universitato de Padovo [#]
Familio
Edz(in)o
Profesio
Alia nomo Settimontano Squilla [#]
Okupo filozofoverkisto • poeto • astrologo • sciencfikcia verkisto • religiulo • teologo [#]
Laborkampo filozofio [#]
Verkado
Verkoj Poesie ❦
La Urbo de la Suno [#]
Filozofo Thinking man.png
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

BiografioRedakti

Li luktis kontraŭ skolastiko kaj la aŭtoritatecon de la katolika Eklezio krom pripensi koncepton de la komunuma vivo. Li estis akuzita de konspiri kontraŭ Hispanio, (kiu tiam regis preskaŭ la tutan Italion), kaj estis torturita kaj enkarcerigita dum 27 jaroj, kiujn li profitis por verki politikajn traktatojn. Li ekziliiĝis poste al Francio.

UtopioRedakti

Lia verko Civitas Solis (Suncivito) estis elstara utopiaĵo, kie ĉio estas planita kaj regata de metafizikisto aŭ pastro-princo. La urbo estas ĉirkaŭita de sep fortikaj muregoj. La planita ekonomio estas kolektivisma; oni laboras nur 4 horojn tage. Tiu utopiaĵo estas 86 jaroj pli posta al tiu de Thomas More, sed ankoraŭ montras spurojn de epoko kie scienco ankoraŭ ne disiĝis de nesciencaj fakoj kiel astrologio. Tamen jam oni praktikas la eŭgenismon, kiu ankoraŭ ne estas komune konita eĉ de la tiama intelektularo.

VerkaroRedakti

 
Metaphysica, 1638

BibliografioRedakti

 
Tommaso Campanella, La Città del Sole, Carabba, 1915
  • Ylenia Fiorenza, Quel folle d'un saggio, Tommaso Campanella, l'impeto di un filosofo poeta, Città del Sole (Italio).

Eksteraj ligilojRedakti