Tommy Haas

germana vira tenisisto

Thomas Mario (Tommy) Haas (Hamburgo, 3-an de aprilo 1978) estas germana tenisisto.

Tommy Haas
Persona informo
Naskiĝo 3-an de aprilo 1978 (1978-04-03) (46-jaraĝa)
en Hamburgo
Lingvoj germana
Loĝloko Bradenton
Ŝtataneco GermanioUsono
Familio
Patro Peter Haas
Patrino Brigitte Haas
Frat(in)oj Karin Haas • Sabine Haas
Edz(in)o Sara Foster
Infano Valentina Evelyn Haas
Okupo
Okupo tenisisto
TTT
Retejo https://www.tommyhaas.com/
vdr

La dekstremana Haas estis ekde 1996 profesiulo kaj havis edukadon ĉe la tenisakademio de Nick Bolletieri. Tial Haas preskaŭ sian tutan vivon loĝis en Usono.

En 2002 Haas rapide supreniris je la ATP-mondoranglisto, je la 13-a de majo 2002 li estis je la dua loko. Kiam liaj gepatroj dum motorakcidento en Florido grave vundiĝis li trapasis multan tempon kun siaj parencoj. Pliposte en tiu jaro li suferis pro ŝultrovundiĝo, pro kio li en 2003 ne ludis tenison.

Haas finis en oktobro 2009 antaŭtempe la sezonon, ĉar li malsaniĝis de la Meksika gripo.

En 2010 li alprenis la usonan naciecon. Dum la turniro de Indian Wells en Usono li anoncis en marto 2018 sian finon de la profesia teniskariero.

Roland Garros 2012