Tommy Hellsten

finna konservativluterana teologo, kristana terapiisto kaj verkisto

Tommy HELLSTEN (naskiĝinta la 23-a de septembro 1951 en Loviisa) estas finna konservativa luterana teologo, kristana terapiisto, verkisto de nefikcio kaj tradiciajn kristanajn valorojn[1] apoganta socia pensanto kaj diskutanto. Li skribis librojn pri vivaj kapabloj. Kiel materialo de la libroj li uzis sian vivo kaj tiujn de siaj pacientoj. Liaj plej konataj libroj estas Virtahepo olohuoneessa ("Hipopotamo en la salono") kaj Saat sen mistä luovut ("Vi ricevas kion vi rezignas"), kiu estas tradukita al multaj lingvoj kaj publikita ankaŭ en Svedio, Norvegio, Danio, Grekio, Pollando, Ĉinio, Nederlando, Estonio, Pollando, Usono kaj Kanado. Li estis kandidato en finna parlamentelekto 1999. Li lekcias en la finna kaj angla.

Tommy Hellsten
Persona informo
Naskiĝo 23-an de septembro 1951 (1951-09-23) (72-jaraĝa)
Ŝtataneco SvedioFinnlando
Okupo
Okupo verkisto
vdr

Hellsten estas kritikita pro konservativaj deklaroj kiujn multaj gejoj kaj lesbaninoj konsideras kontraŭ seksaj malplimultoj. Seta, la organizo de finnaj seksaj malplimultoj, donis al li kontraŭpremion.[2]

Privata vivo redakti

Hellsten kreskis en malfacilaj kondiĉioj, ĉar lia patro estis perforta alkoholisto. Hellsten estas vidvo kaj havas du filojn kaj unu filinon. Lia edzino Carita mortis somere 2017. Hellsten loĝis longe en Porvoo, sed maje 2023 Hellsten anoncis, ke li transloĝiĝas al sia naskiĝurbo Loviisa kaj movigas ankaŭ sian kabineton tie. Hellsten parolas gepatrlingve la svedan sed estas praktike tute dulingva, parolas kiel dua gepatra lingvo la finnan.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj kaj referencoj redakti

  1. La tradiciaj valoroj kiujn li defendas, estas ekzemple seksaj kaj aĝrupaj sociaj roloj, la tradicia geedzeca institucio, tradicia rolo de la bazlernejaj instruistoj ktp.
  2. paĝoj pri la premioj kaj kontraŭpremioj de SETA, jen finne (automate tradukita al pli-malpli Esperanto)