Tompuso

nederlanda bakaĵo

Tompuso (nederlande tompoestompouce [tompUs]) estas tipa bakaĵo el la nederlanda kuirarto. Ĝi havas rektangulan formon kaj konsistas el du tavoloj da foliigita pasto kun farĉo plena de kremaĵo. La supra rektangula peco estas kovrita de tavolo da glazuro kaj foje de tufeto da batita kremo. La glazuro en Nederlando plej ofte estas rozkolora, en Flandrio ĉiam flava. La manĝado postulas specialan teknikon.

Tompuso
Tompusoj por reĝotago

De tiu bakaĵo ankaŭ devenas la nomo de Tom Poes, antropomorfa blanka virkato kiu estas la ĉefrolulo de bildrakontoj verkitaj de Marten Toonder, tre populara en Nederlando.

Manĝado de tompuso redakti

 
Kaj nun?

Pro la malmolaj biskvitoj kaj la mola tavolo en la mezo, tompusoj estas malfacile manĝeblaj.

Unu maniero por manĝi tompuson (filmeto)

Vidu ankaŭ redakti