Tomsko

(Alidirektita el Tomsk)

Tomsko[1][2] respektive en aliaj esperantlingvaj publikaĵoj sen esperantigo Tomsk[3][4] (ruse Томск, en Esperanto naturus formo Tomsko, se por tio troveblos eksteraj referencoj) estas urbo en Rusio, la ĉefurbo de Tomska provinco. La urbo situas en Okcidenta Siberio ĉe la rivero Tom (ruse Томь), 60 kilometrojn de ĝia enfluejo en riveron Obo (ruse Обь), kaj sur bordoj de la rivero Uŝajka (ruse Ушайка) (enfluaĵo de la rivero Tom).

Tomsko
urbo
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 634000–634999
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 545 391  (2024) [+]
Loĝdenso 1 851 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 56° 29′ N, 84° 57′ O (mapo)56.48861111111184.952222222222Koordinatoj: 56° 29′ N, 84° 57′ O (mapo) [+]
Alto 80 m [+]
Areo 294,6 km² (29 460 ha) [+]
Horzono UTC+07:00 [+]
Tomsko (Tomska provinco)
Tomsko (Tomska provinco)
DEC
Lokigo de Tomska provinco en Rusio
Situo de Tomsko
Tomsko (Tomsko)
Tomsko (Tomsko)
DEC
Situa mapo de Tomsko

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tomsk [+]
vdr
Tri-rubla monero de 2004

En la jaro 1959 la urbo havis 249 mil loĝantojn, en 2005 ĝi havis 512,6 mil loĝantojn kaj estis la 34-e plej granda urbo de Rusio, kaj laŭ la stato de 2024 en la urbo vivis 545 391 loĝantoj sur areo de 294,6 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 851 loĝantoj/km².

La urbo estis fondita en 1604. Ĝi havas statuson de urbo ekde la jaro 1782. La urbo antaŭe havis la nomon "Tomskij ostrog" (ruse Томский острог, do Tomska fortikaĵo).

Kodo de OKATO de la urbo (en la jaro 2005) estas 69401. La interurba telefona kodo estas 3822; la enurbaj telefonnumeroj estas sesciferaj (en 2020). Diferenco de la loka kaj moskva tempoj estas 4 horoj (en la jaro 2005).

ekzemplo pri la loka ligna arkitekturo

Klimato

redakti

La klimato estas severa, kontinenta. Mezuma temperaturo estas −1,3 °C. La plej malalta temperaturo estis registrita en januaro 1969: −55 °C.

Edukado

redakti

Tomska Ŝtata Universitato, fondita en 1878, estis la unua en Siberio. Ekde tiam en Tomsko aperis ankaŭ aliaj superaj lernejoj. En 2003 pli ol 83 mil tomskanoj (ĉirkaŭ kvinono de la urbanoj!) estis studentoj.

Ligna arĥitekturo

redakti

En Tomsko konserviĝis multaj specimenoj de ligna arĥitekturo (ekzemple, en la strato Sovetskaja[5]). Bedaŭrinde, la lignaj konstruaĵoj de jaro al jaro iĝas malpli multaj.

Sporto

redakti

Tomsko havas bonajn sportajn tradiciojn pri volejbalo, basketbalo, ŝakoj. En la jaro 2005 la loka futbala teamo "Tom" (Томь) eniris la superan ligon de la rusia ĉampioneco.

Gravuloj

redakti

Esperanto en Tomsko

redakti

La nun funkcianta Tomska Esperanto-Klubo estis fondita en Tomsko la 19-an de majo 1979.[6] La unua prezidanto estis Aleksandro Shlafer. Ankaŭ la dua prezidanto, Aleksej Birjulin, estis unu el la 19 fondintoj de la klubo. Tamen la historio de esperanto-movado en Tomsk komenciĝis multe pli frue. En marto 1908 komenciĝis kursoj en la medicina fakultato de Tomska Universitato kaj poste aliaj kursoj en Tomska Teknologia Instituto. En 1911 tomskaj esperantistoj partoprenis industrian-agrokulturan ekspozicion en Omsko. Post la Unua mondmilito en Tomsk en domo en la ĉefstrato situis stabejo de Hungaraj militkaptitoj, pri kio atestas memortabulo kun dulingva surskribo (en la rusa kaj Esperanto) sur la domo. Sed en 1930-aj jaroj la esperantistoj iĝis viktimoj de persekutoj, tial Esperanto-vivo en Tomsko preskaŭ haltis por pli ol 40 jaroj.

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti

Referencoj

redakti
  1. eksa retejo de la Tomska Esperanto-klubo ESTOK, arkivigite laste en aprilo 2010 (esperante, ruse)
  2. En la tekstaro de Esperanto troveblas 12 mencioj de la esperantigita formo Tomsko en la jarkolektoj 2001 ĝis 2004] de La Ondo de Esperanto
  3. La ĝis nun sola esperantlingva atlaso, Poŝatlaso de la mondo de 1971 el Prago, esperantigas multajn urbojn, sed nomas la urbon Tomsk en la mapoj 15 kaj 19 - latinlitere, sed ne esperantigite.
  4. Same en la jarlibro de UEA sen esperantigo ĉiam nomis la urbon Tomsk, ekzemple en la Jarlibro 1998, p. 261
  5. Herman Vuijsje, Survoje al Vladivostok (Op weg naar Vladivostok), p. 76, eld. Lubberhuizen, 2012.ISBN 978 90 5937 300 6 (nederlande)
  6. la kluba retejo ne plu atingeblas ekde 2010, kaj arkiviĝis nur malmultaj subpaĝoj, sed estas ruslingva indiko pri la 25-jariĝo de la klubo la 19-an de majo 2004, kiu servu kiel pruvo pri la fondiĝo 25 jarojn pli frue (ruse)