Tomska Esperanto-Klubo

Tomska Esperanto-klubo estis kreita la 19-an de majo 1979.

Insigno de Tomska Esperanto-klubo

Kvankam la nuna klubo aperis en 1979, la historio de esperanto-movado en Tomsk komenciĝis multe pli frue. En marto de 1908 komenciĝis kursoj en la medicina fakultato de Tomska Universitato kaj poste aliaj kursoj en Tomska Teknologia Instituto. En 1911 tomskaj esperantistoj partoprenis industrian-agrokulturan ekspozicion en Omsko. Post la Unua mondmilito en Tomsk en domo en la ĉefstrato situis stabejo de Hungaraj militkaptitoj, pri kio atestas memortabulo kun dulingva surskribo (en la rusa kaj Esperanto) sur la domo. Sed en 1930-aj jaroj la esperantistoj iĝis viktimoj de persekutoj, tial Esperanto-vivo en Tomsko preskaŭ haltis por pli ol 40 jaroj.

Citaĵo
 Foje, en la jaro 1979, grupo da tre junaj kaj tre aktivaj homoj fore de urba bruo, romantike rigardante al lignofajro eldiris la ideon - 'Ni organizu klubon, Esperanto-klubon en Tomsk! En Krasnojarsk klubo estas, en Novosibirsk estas, en Omsk estas, sed en Tomsk ne! Kial?'. Estis dirite - iĝis farite. Nun eblas proklami nomojn de la plej aktivaj 'komplotintoj': Birjulin Aleksej, Gulidov Anatolij, la fratoj Shlafer - Aleksandro kaj Miĥail. Aliajn estas malfacile rememori pro tio, ke pasis longa tempo ... (Gennadij Basov, eks-prezidanto de la klubo) 

Nur en 1980-aj jaroj samideanoj Gulidov, Shlafer kaj Birjulin ekis tre viglan movadon kaj amasan instruadon de Esperanto. Tiam la klubo estis granda. Menciindas la tiamaj instruistoj kaj aktivuloj de Esperanto-klubo: Olga Obrazcova (Ivanova), Zina Ratkina, Tanja Kokoreva, Ljuba Prudĉenko kaj aliaj. En 1990-aj jaroj la klubo perdis ejon kaj pro tio la kursoj okazis neregule kaj la anaro malpligrandiĝis. Sed malgraŭ tio la klubo organizis du grandajn Esperanto-renkontiĝojn OrSEJT en 1992 kaj 2000.

En 1994 estis akceptita nova Regularo, kaj la 3-an de februaro 1995 ĝi estis oficiale registrita (Tomska regiono, numero 256).

Nun la klubo iom pli aktivas[Dubinda teksto], okazas kursoj[mankas fonto]. La plej aktiva vojaĝanto kaj partoprenanto estas Vladimir Minin.

Prezidantoj de la klubo redakti

Esperanto-renkontiĝoj, organizitaj de la klubo redakti

Eksteraj ligiloj redakti