Tonalkaraktero

Jam ekde la evoluigo de ordigitaj tonsistemoj oni atribuas al tonaloj certajn esprimkvalitojn. Tiaj taksadoj ĉiukaze estis subjektivaj kaj ŝanĝiĝis ree kaj ree tra la epokoj, sed ekzistas ankaŭ certaj kongruecoj. Aliflanke renomaj komponistoj kaj muzikistoj ĉiam ankaŭ kontestis tra la jarcentoj, ke ekzistas diferencaj karakteroj de tonaloj.

HistorioRedakti

Jam en la antikva epoko oni pritraktis la efikojn de certaj modaloj.

C. Matthaei kompilis en 1652 en traktaĵo esprimojn de fruaj teoriistoj pri la modaloj.

Ekde fine de la 17-a jarcento komponistoj kaj muzikinstrukcioj priskribas la karakterojn de kelkaj maĵoraj kaj minoraj tonaloj, sed ne kiel sistematiko por ĉiuj tonaloj. Je Rousseau (J. Rousseau, 1691, S. 24) troviĝas priskribo de 11 tonaloj, ĉe Marc-Antoine Charpentier (ĉ. 1692, f. 13r–13v) 18 kaj ĉe Ch. Masson (1697, S. 8 ff.) 8. La germano Johann Mattheson priskribas en 1713 (S. 236–252) tre amplekse la ĝis tiam plejmulte uzatajn 17 tonalojn.

Precipe ĉe la plej kutimaj tonaloj (maĵoraj tonaloj ĝis ĉ. tri antaŭsignoj) la priskriboj tre kongruas. Je pli foraj tonaloj kaj la plej multaj minoraj tonaloj tamen la opinioj ege diferencas.

Eblaj kaŭzojRedakti

  • Je la malegalŝtupaj agordoj, en la muzikhistorio ĉefe uzataj, fielen la intervaloj de la tonoj aŭdeble diferencis, donante al la tonaloj individuajn karakterojn. Ĉi tiuj pli malnovaj agordosistemo allasis je certaj tonaloj ege klarajn kaj purajn agordojn, tamen kun kreska malproksimiĝo de la elirpunkto de la kvintociklo la tonaloj iĝis pli kaj pli malpuraj kaj maluzeblaj. Ofte oni konscie uzis la "pli forajn" tonalojn por la tekstinterpretado, kaj ankaŭ por efikigi la dissolvojn de la dissonantaĵoj des pli puraj. Kun la apero de la egalŝtupa agordo tio tamen malaperis, kaj restis nur la tradicio. Peco de paŝtista etoso do devis eksoni en F maĵoro ktp.
  • En sia absoluta tonalto tonaloj kongruas aŭ malkongruas kun osciloj propraj de la korpaj frekvencoj, kiel ekz. la fiksaj formantoj de vokaloj. Kun tio eble paralelas sinesteziaj interligoj.
  • Decida por karaktero de verko ankaŭ estas la instrumentado. Ekzemple la ĉefa agordo de la „solenaj“ trumpetoj trans jarcentoj estis D maĵora. Nuntempe preskaŭ ĉiuj instrumentoj estas kromate ludeblaj, tiel ke ili ne plu tiel klare limigas la elekton de la tonalo, tamen ankoraŭ certaj tonaj interligoj povas esti pli facile ludeblaj sur instrumento ol aliaj. Se komponisto kreis muzikaĵon helpe de instrumento, estas supozenda, ke li preferis certajn figurojn pro ilia facila atingebleco, kiuj fakte havas diferencajn sonkarakterojn. Ekzemple en c minoro la tercio estas sur pianoklavaro "bone enmanigebla", dum kiam en f# minoro toniko kaj kvinto estas pli facile atingeblaj. Ankaŭ la tonamplekso de pluraj instrumentoj kondiĉigas certajn sonkolorojn. Kelkaj tonaloj ebligas speciale malaltan, obtuzan aŭ ege helan orkestrosonon kaj la komponistoj konvene aplikis ilin.
  • Ofte ankaŭ rolas la antaŭsignoj de tonalo resp. ties rilato al elirpunkto de la quintociklo, al C maĵora. Ekde ĉi tie deflankiĝoj direkten al la dominantoj (horloĝdirekten) ŝajnigas intensivigon, heligon kaj deflankiĝoj direkten al la subdominantoj (malhorloĝdirekten) malintensigon kaj malheligon.
  • Se oni rigardas la moduladon de egalŝtupe temperita tonalo en alian nur laŭ matematika vidpunkto, ja temas fakte nur pri multiplikado de ĉiuj frekvencoj kun konstanta faktoro resp. pri nura transŝovado de la tuta frekvenckampo supren aŭ malsupren sen ŝanĝado de la "formo de la spektro". Tamen la homa aŭdo estas ekstreme mallineara kaj ege frekvencdependa, tiel ke oni perceptas tonojn de malsamaj frekvencoj kaj sama amplidudo ne kiel same laŭtajn. Krome okazas inter la diversaj frekvencoj en la "pura mekaniko de la orelo", do sur la vojo inter orelkonko trans la timpana membrano ĝis la kokleo, intermoduladoj inter la surtrafaj frekvencoj, kio signifas, ke formiĝas miksfrekvencoj res. novaj frekvencoj, kiuj siaflanke dependas de la frekvenco kaj la diferenca kaj suma frekvenco de la originaj sonondoj.

Kritikantoj de tonalkarakterojRedakti

Renomaj muzikistoj trans la jarcentoj kontestis, ke tonaloj montras karakterojn. Ekzemple Johann David Heinichen esprimas en sia normverko aperinta en 1728, Der Generalbass in der Composition (la ĝeneralbaso en la komponado) la konvinkitecon, ke efiko de muzikaĵo dependas nur de la inventemo de komponisto. Ties preferoj, la neceso de modulado por eviti enuon samkiel de la kapabloj de la muzikistoj dependas la tonalelekto. Similajn opiniojn eligis en la 19-a jarcento Moritz Hauptmann, Eduard Hanslick kaj aliaj. En ĝenerale la kritikantoj rilatas al la argumentoj de la reprezentantoj de la doktrino kaj deklaras tiun malvalida.

  • Pro la egalŝtupe temperata agordo ne ekzistas diferencoj rilate la strukturo de tonaloj sur diferencaj tonikoj. Tial do ne povas ekzisti diferencoj laŭ sono aŭ karaktero.
  • La argumenton de karakteroj pro la diversaj instrumentadoj multaj kritikantoj rigardas kiel ne apartena al eco de tonalo.
  • Diferencan funkcion rilate al la elirpunkto C maĵora oni nur povas aŭdi relative, se oni antaŭe aŭdis alian tonalon kiel komparilo.
  • La agordotonalto pli frue estis tute ne unueca kaj ofte ŝanceliĝis en la muzikhistorio.

Tiu ĉi lasta argumento tamen ne trafas, ĉar nuntempulo kun absoluta aŭdkapablo, kiu aŭdas en historiema koncertado ekz. la komencan movimenton el la kristnaska oratorio de Johann Sebastian Bach , tuj rimarkas, ke la peco estas en D maĵoro, tamen samtempe li rimarkas, ke la agordotono estas duontono pli malalta ol la moderna.

TaksadoRedakti

Ĉiukaze oni atentu! Ekzemple estas konatak ke Johann Sebastian Bach en "Wohltemperiertes Clavier II" komponis la fugon en [[C# maĵoro]] tute ne novkomponis, sed nur bagatele ŝanĝite transponis ekde C maĵora duontonon supren. Pro tio la nocio de tonalkaraktero estas kontestata.

LiteraturoRedakti

  • Friedrich Wilhelm Marpurg: Versuch ueber die musikalisches Temperatur. Breslau 1776
  • Georg Joseph Vogler: Ausdruck (musikalischer). In: Deutsche Encyclopaedie oder Allgemeines Real=Woerterbuch aller Kuenste und Wissenschaften [...]. Band 2. Frankfurt/Main 1779
  • Christian Friedrich Daniel Schubart: Ideen zu einer Ästhetik der Tonkunst. Wien 1806 [entstanden 1784/85]
  • Georg Christoph Kellner: Etwas von Toenen und Tonarten. In: Magazin der Musik. hrsg. von Carl Friedrich Cramer, Jg. 2, Hamburg 1786
  • R. Wustmann: Tonartencharakteristik zu Bachs Zeit. Bach-Jahrbuch 1911
  • H. Beckh: Die Sprache der Tonart. Stuttgart 1977
  • H. Ruhland: Ein Weg zur Erweiterung des Tonerlebens. Verlag Die Pforte, Basel 1981, ISBN 3-85636-060-3
  • Wolfgang Auhagen: Studien zur Tonartencharakteristik in theoretischen Schriften und Kompositionen vom späten 17. bis zum Beginn des 20. Jahrhunderts. Frankfurt am Main 1983, ISBN 3-8204-7308-4
  • Ursula Wilhelm: „C-Dur ist heiter und rein“ - Zur Tonartencharakteristik in der Musikgeschichte II, in Württembergische Blätter für Kirchenmusik 4/2006

Eksteraj ligilojRedakti