Tondrolado estas muzikinstrumento. La instrumento konsistas plejofte el rektangula ladoplato de 1 ĝis 1,50 metroj da eĝolongecoj kaj du manteniloj, per kiuj ĝi estas tordata, generante la sonon apartan de grandaj ladotabuloj. Tiu ĉi sono donas la la tondrolado sian nomon, ĉar ĝi iel memorigas pri tondrogrumblado.

En simfonia orkestro tondrolado apartenas al la frapilaro. Ekzemplo por la uzado de tondrolado estas la Alpensinfonie de Richard Strauss, kie ĝi sonilustras fulmotondron kaj ventegon. Krom tio oni uzas tondroladon por la sonigo de filmoj kaj radiodramoj.