Tongana lingvo

polinezia lingvo parolata en Tongo
(Alidirektita el Tonga lingvo de Tongo)

ISO-lingvokodo :

639-1 = to
639-3 = ton

La tongana lingvo estas unu el la polineziaj lingvoj, kiuj apartenas al la aŭstroneziaj lingvoj. Ĝi havas 187 000 parolantojn[1] kaj estas VSO-lingvo parolata en Tongo.

La lingvo de Tongo nomiĝas angle TongaTongan kaj france tongan. Oni aplikas la sufikson -an en Esperanto kaj nomas ĝin la tongana lingvo por tiel distingi ĝin de la tongaa lingvo kun ĉirkaŭ 200.000 parolantoj en Malavio kaj aliaj lingvoj nomitaj tonga lingvo.

Situo ene de la polineziaj lingvoj redakti

Inter la polineziaj lingvoj, la tongana aparte atentindas. Tongo situas en melanezia-polinezia lim-areo. Tial ĝi iom diferas de la aliaj polineziaj lingvoj kaj alproksimiĝas la fiĝian, precipe sone kaj sintakse.

Ankaŭ pro alia kialo gravas la tongana por la evolu-historio de polinezio. La tonganoj multe koloniigis la ĉirkaŭajn insulojn, kio klarigas la similecegon de la lingvoj de Tongo kaj Uveo (Valiso).

La tongana apartenas al la plej malnova evolu-tavolo de la polinezia. Apartena eco de la tongana estas la antaŭmetado de h en kelkaj vortoj, al kiuj mankas la analogiaj sh. Jen ekzemploj:

  • supren
    • tongana: hake
    • uvea: ake
    • futuna: ake, sake
  • malsupren
    • tongana: hifo
    • uvea: ifo
    • niua: hifo
  • naŭ
    • tongana: hiva
    • uvea: hiva
    • futuna: iva
  • kiom
    • tongana: fiha
    • niua: fiha
    • futuna: fia
  • maro
    • tongana: tahi
    • uvea: tai
    • niua: tahi
  • dormi
    • tonga: mohe
    • uvea: moe
    • niua: mohe
    • futuna: moe

La niua havas - kiel la tongana - la determinigan artikolon he, dum al la uvea, kiu vortare preskaŭ tute kongruas kun la tongana, mankas kaj ĉi-h kaj analogio por iu praa indonezia h. La uvea artikolo estas te. La samaj veras por la niua.

Lingvo-evoluo redakti

Post la eltrovo en la jaro 1616 far la nederlandano Jakob le Maire, Tonga povis resti sendependa ĝis nun; nur inter 1900 kaj 1970 ĝi estis brita protektorato. Hodiaŭ Tongo regatas de konstitucia monarĥio simila al la brita.

Dum tiu tuta tempo la tonga kulturo povis teni sian identecon; la moderna lingvo kvankam fremd-influiĝis, ekzemple de la angla.

Ĉi-tio videblas ĉe mita teksto skribinta nelonge antaŭ:

Koe taimi nae ogomai ae fefine.
Tiutempe oni aŭdis pri ino. (taimi < angla time = "tempo")

Kompare kun pli malnovaj tekstoj ne nur ŝanĝiĝis iuj vortoj, sed la tongana alsimiliĝis al la angla lingvo ankaŭ laŭ aliaj aspektoj, ekzemple la ortografio. Vidu la jenaj ekzemploj:

La ido de kiu estas tiu knabino?
malnova: coe tama ahái he fafine cóia?
nova: koe tama ´ahai fafine kóia?

Estas la ido de Matapule Fotu.
malnova: coe tana he mataboole co Fotoo
nova: koe tana ´ae matapule ko Fotu

Ni iru al liku...
malnova+nova: two alu fononga gi Licoo

...por vidi sunsubiron.
malnova: ger mamata he hifo he láa
nova: ae hilfo pe laa

Ni aŭskultu la ĉirpadon de la birdoj...
malnova: two fonogo gi he maboo he manoo
nova: kihe mapu ´ae manu

... kaj la lamentadon de la kolomboj.
malnova: me he tangi he loobe
nova: moe tagi `ae lupe


La esperanta vorto "tabuo" venas el la tongana lingvo.

Referencoj redakti