TongwanchengTongwan estas praa ĉefurbo de la hunoj, en la regiono Shaanxi en Ĉinio. Tiu ĉi ruinkomunumo enhavas la solajn konstruaĵojn, kiujn la hunojn postrestis.

La 1600-jara ruin-areo troviĝas en subregiono Jingbian, en nordokcidento de Ĉinio, 500 km de Xi'an (iama Chang'an), iama ĉefurbo de la Ĉina Imperio.

La hunoj, kiuj estis en Azio, formis ĉefurbon en 419 en Tongwancheng. Ili nomis sian reĝlandon Daksia kaj ekzistis en la 5-a jarcento.

La urbo Tongwancheng konsistas el tri partoj: palaca, interna, ekstera kvartaloj. En la palaca kvartalo troviĝas la imperiestra palaco, en la interna kvartalo la registaraj oficejoj, loĝejoj de la reĝa familio, ties anoj, parencaro. La popolo vivis en la ekstera kvartalo.

Ĉe la kvar anguloj staris gardoturoj. La muroj dikis 16-30 m kaj konsistis el sablo, tero kaj akvo trafluinta rizkampojn. La riza likvaĵo kungluis la sablon kaj teron tiel estiĝis firma konstruaĵo.

La nordokcidenta urboparto situas pli alte ol la sudorienta.

Oni planas igi ĝin Monda kulturheredaĵo.

angle