Tonk, laŭ (hindie टोंक) estas urbego kaj municipo en okcidenta Barato, en subŝtato Raĝastano, kie ĝi estas sidejo de la samnoma distrikto.

Tonk
setlejo
Administrado
Poŝtkodo 304001
Demografio
Loĝantaro 165 363  (2011) [+]
Geografio
Geografia situo 26° 10′ N, 75° 47′ O (mapo)26.16666666666775.783333333333Koordinatoj: 26° 10′ N, 75° 47′ O (mapo) [+]
Alto 289 m [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Tonk (Raĝastano)
Tonk (Raĝastano)
DEC
Tonk
Tonk
Situo de Tonk
Tonk (Barato)
Tonk (Barato)
DEC
Tonk
Tonk
Situo de Tonk

Map

vdr
Konstruaĵo

Demografio redakti

Tonk havis populacion de 201 295 en 2021 kun legopovo 69%, pli alte, ol la landa averaĝo.

Geografio redakti

Tonk situas en montetaro 289 metrojn super la marnivelo laŭ rivero. Savai Madhopur troviĝas 59, Bundi 81, subŝtata ĉefurbo Ĝajpuro 85, Kiŝangarh 105, Gangapur (Savai Madhopur) 101, Aĝmer 119, Bhilvara 146, Beavar 147, Pali (Raĝastano) 249, Ĝodpur 276, tutlanda ĉefurbo Delhio 310, Mumbajo 855, Kolkato 1335 kilometrojn (aere) [1].

Historio redakti

En 1806 ĥano konkeris la areon, poste la britoj kaptis ĝin siavice. Tonk estis la ĉefurbo de la samnoma princa ŝtato de Brita Hindio de 1817 ĝis 1947. La municipo estis establita en 1885. Dum naskiĝo de Barato en 1947 la loĝantoj voĉdone decidis aparteni al Barato, poste multe da homoj formigris al la alia nova najbara ŝtato Pakistano. Tial la ĝis tiam majoritata Islamo iĝis minoritato kontraŭ la hinduoj. Filmo estis filmita en Tonk en 1981–1982.

Ekonomio redakti

Tonk estas regiona centro de agrikulturo, oni kultivas sorgojn, tritikojn, maizojn, kotonojn, oleajn semojn, kapsiketojn. La hejmaj okupiĝoj estas la teksado de kotonoj kaj tanado. Kelkaj fiŝkaptas kaj bredas birdojn, eĉ glimoj kaj berilioj estas elminitaj.

Lingvoj redakti

En Tonk la oficiala lingvo estas la hindia.

Eduko redakti

Tonk estas hejmo de kelkaj universitatoj kaj altlernejoj.

Religioj redakti

En Tonk plejparto de la populacio estas hinduoj (50%), krome islamanoj (48%) kaj ĝajnistoj (preskaŭ 2%).

Klimato redakti

En Tonk jare pluvas averaĝe po 647 mm. Inter junio-septembro pli ofte pluvas pro la musonoj, en la ceteraj monatoj nur apenaŭ pluvas. La averaĝa temperaturo estas 26 °C.

Trafiko redakti

Tonk ne havas fervojan kontakton, sed alvenas 5 ĉefvojoj kaj unu flankovojo. La plej proksima flughaveno (eĉ internacia) funkcias en Ĝajpuro.

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans