Antonio Lupatelli

(Alidirektita el Tony Wolf)

Antonio LUPATELLI (1930 – 18-a de majo 2018) estis itala ilustristo, komiksa artisto kaj verkisto kiu laboris sub la pseŭdonimo Tony Wolf.[1][2][3][4]

Antonio Lupatelli
Persona informo
Naskiĝo 1930
en Busseto
Morto 18-an de majo 2018 (2018-05-18)
en Kremono
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco ItalioReĝlando Italio vd
Profesio
Okupo ilustristoverkistobildliteraturisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lupatelli estas plej bone konata pro ilustraĵoj de infanlibroj, kontribuante interalie por:

  • Pinocchio, Dami Editore Firenze, 2002
  • Le Storie del Bosco, (la serio The Woodland Folk, kiun li ankaŭ verkis)
  • On the Farm, Running Press Kids, 2005
  • In the City, Running Press Kids, Brdbk edition, 2005
  • Jack and Jill

Li ankaŭ faris grafikajn kontribuaĵojn al la libraj adaptoj de la svisa televida serio Pingu.[4]

Lupatelli laboris kun Fratelli Fabbri Editori, Payot Film, Fleetway Publications kaj Dami Editore. Kiel komiksa desegnisto li estis unu el pluraj artistoj kiuj desegnis por la infanaj revuoj Playhour kaj Jack and Jill.[4][5] Inter la serioj ĉe kiuj li laboris troviĝas Freddie Frog, Fun in Toyland, Little Sooty kaj Moony of the Moon.[4][6] En la itala revuo Il Corriere dei Piccoli li kreis Ciccio Sprai kaj Robi e Robo.[4]

Li mortis en Italio la 18-an de majo 2018.[4]

Referencoj redakti

  1. Library of Congress Online Catalog
  2. [1]
  3. "Hit Parade del 2010", La Repubblica, 12-28-2010, p. 44.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 4,5 [2]
  5. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2021-05-03. Alirita 2021-08-02.
  6. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2021-05-03. Alirita 2021-08-02.