Topeko (angle Topeka) estas urbego, la ĉefurbo de la usona subŝtato Kansaso, kaj ankaŭ la ĉefurbo de Kantono Shawnee. Laŭ la stato de la jaro 2020 en la urbo vivis 126 587 personoj sur areo de 159 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 796 loĝantoj/km². Ĝi estas la ĉefa urbo en urbaro de Topeko.

Topeko
urbo de Usono • urbego

Flago

Flago
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 126 587  (2020) [+]
Loĝdenso 795 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 3′ N, 95° 41′ U (mapo)39.04833-95.67804Koordinatoj: 39° 3′ N, 95° 41′ U (mapo) [+]
Alto 288 m [+]
Areo 159,195366 km² (1 591 9.5 366 ha) [+]
Horzono UTC-06:00 [+]
Topeko (Kansaso)
Topeko (Kansaso)
DEC
Topeko
Topeko
Situo de Topeko en Kansaso
Topeko (Usono)
Topeko (Usono)
DEC
Topeko
Topeko
Situo de Topeko en Usono

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Topeka, Kansas [+]
vdr

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Topeko situas sur montetaro borde de la rivero Kansaso en la meza landparto de Usono, en la nordorienta parto de la subŝtato.

Historio redakti

Topeko unuafoje menciiĝis en 1826. En la 1840-aj jaroj en tiu loko pramo ekfunkciis. Topeko estis fondita en 1854, ĝi urbiĝis post 3 jaroj. En la sekva jardeko Topeko fariĝis komerca nabo, en la rivero jam vaporŝipoj trafikis. La urbo estis grava sklava fuĝotrairejo al la libereco. En 1869 la unua trajno alvenis. En 1966 granda ŝtormo trafis la urbon.

Trafiko redakti

El Topeko aŭtovojoj kuras al Kansasurbo (Kansaso), Wichita (Kansaso) kaj Koloradio. En la proksimo 2 flughavenoj funkcias. La urbego estas nodo de fervojoj, ene de la urbo aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.

Klimato redakti

Topeko situas en limoj de mediteranea klimato kaj kontinenta klimato. La temperaturo averaĝe varias inter 7-19 °C. La varmo kulminas en julio averaĝe 32 °C, rekorde 46 °C, la malvarmo kulminas en januaro averaĝe −7 °C. Jare pluvas po 926 mm. En ĉiuj monatoj pluvas (vintre ankaŭ neĝas). La pluvo kulminas en junio kaj malkulminas januare.

Vidindaĵoj redakti

 
Kapitolio de Topeko

Nomportantoj redakti

Tri ŝipoj de la Usona Mararmeo estis nomitaj USS Topeka en honoro de la grandurbo.

 
Panoramo de Topeko

Fontoj redakti

  • Tiu ĉi artikolo tradukiĝis helpe de Wiki-Trans, estis prenitaj nur tiuj frazpartoj, kiuj estis sencohavaj el anglalingva Vikipedio