Topografio de la teroro

muzeo en Germanio

La memorigloko Topografio de la teroro (germane Topographie des Terrors) en Berlino dokumentas sur historia loko la plej gravajn instituciojn de la nazia reĝimo persekuti kaj terorigi la civitanojn de Germanujo kaj de la okupitaj teritorioj.

Topografio de la teroro
Topographie des Terrors
milita muzeo
Lando Germanio vd
Situo Friedrichshain-Kreuzberg
Estiĝo 2010
Koordinatoj 52° 30′ 23″ N, 13° 23′ 1″ O (mapo)52.506413.3837Koordinatoj: 52° 30′ 23″ N, 13° 23′ 1″ O (mapo)
Topografio de la teroro (Berlino)
Topografio de la teroro (Berlino)
DEC
Topografio de la teroro
Topografio de la teroro
Situo de Topografio de la teroro
Map
Topografio de la teroro
Retpaĝo http://www.topographie.de/
vdr
Partoj de la elfositaĵoj: fone la Muro kaj la hodiaŭa Ministerio pri financoj.
Elaera foto de la dokumentadcentro maldekstre kaj de la apuda Martin-Gropius-muzeo.

Historio redakti

La areo perfekte taŭgas ĉar surloke troviĝis inter 1933-45 la ĉefkomandejoj de la sekvontaj subpremiloj de Nazia Germanio: Gestapo, Reichsführung-SS, Sicherheitsdienst, Reichssicherheitshauptamt. Samtempe videblas ĝis nun restoj de la Berlina muro laŭlonge de Niederkirchner-strato.

Komenco de la memorigado estis jam en 1987. Pri la aspekto kaj la formo de la muzeja ejo estis kverelo daŭranta kelkajn jarojn antaŭ ĝia inaŭguro en la 2010-a jaro.

Priskribo redakti

La ekspozicio - parte sub libera ĉielo - konsistas el:

  • dokumentado en moderna dokumentadcentro (de 2010) kun daŭra ekspozicio pri la sidejoj de la naziaj kontroladorganoj en najbaraj Wilhelm-strato kaj Prinz-Albrecht-strato.
  • rondirado kun 15 stacioj (ekstere)
  • elfositaĵoj rekte sub la restoj de ĉi tiu muro-sekcieto pri antaŭaj konstruaĵoj naziaj

De tempo al tempo aldonatas nedaŭraj ekspozicioj. La eniro estas senkosta kaj ĉiujn tagojn ebla inter la horoj 10-20. Vintre la elfositaĵoj ne viziteblas. Troviĝas ene de la muzeo biblioteko kaj kunsidejoj por seminarioj, krome eblas havigi specialajn gvidadojn.

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti