Torda-Aranyos (-aranjoŝ) estis historia reĝa departemento en la orienta parto de la Hungara Reĝlando, pli proksime en Transilvanio, rumane: Comitatul Turda-Arieş. Aranyos signifas hungare ora. Temas pri rivero Aranyos (=ora), kie oni lavis oron, rumane Arieş (rivero).

Hungara reĝlando kun Kroatio, loko de departemento Torda-Aranyos

Demografio redakti

Laŭ la censo de 1880

Laŭ la censo de 1910

Administracio redakti

Estis 6 distriktoj, ties nomoj kaj departementejoj samas:

La longforma departemento situis okcidente en Bihar-montaro, oriente en valo kaj ebenaĵo de Arieş. Gravaj riveroj estas Arieş (rivero) kaj Mureş. La departemento famas pri popolkostumoj en Torockó. En Torda estas intersa montofendo. Laŭ legendo Sankta Ladislao la 1-a estis pelita de tataroj. Antaŭ atingi lin, li preĝe petis helpon. Tiam la monto disfendiĝis inter la tataroj kaj la reĝo. Krome en Torda ĉiutage la suno dufoje leviĝas. Post la unua leviĝo la kruda monto kovras per ombro la urbon, denove estas mallumo.

Dum la historio ofte okazis atakoj de tataroj, turkoj kaj aŭstroj. En tiu formo la departemento formiĝis en 1876 el diversaj partoj. En 1919 la rumana armeo okupis interalie la departementon, ekde 1920 apartenas al Rumanio, kies departementa sistemo estas tute alia. Dume inter 1940-1944 laŭ Dua Packontrakto de Vieno parto revenis al Hungario. La nuna rumana departementa sistemo ne agordas al la hungara.

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti