Tordesillas

Tordesillas [tordeSIljas] estas municipo en la centro de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Montes Torozos en la centrokcidento de la provinco, kaj tre ofte atribuita al la komarko Vintero, en hispana Tierra del Vino (Tero de Vino). Tordesillas estas popole komprenebla kiel Turo de Seloj kaj tiukadre aperas tri flavaj seloj en la blazono, sed pri etimologio, vidu sube.

Tordesillas
Tordesillas - 001 (27995194208).jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 47100 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 8 762  (2021) [+]
Loĝdenso 62 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 30′ N, 5° 0′ U (mapo)41.5008635-5.0004844Koordinatoj: 41° 30′ N, 5° 0′ U (mapo) [+]
Alto 704 m [+]
Areo 141,95 km² (14 195 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Tordesillas
Situo de Tordesillas

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Tordesillas [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Tordesillas en la provinco Valadolido.
La Montoj Torozos de la provinco Valadolido, flave, okcidente.
Ĉefa placo de Tordesillas.
Preĝejo de Sankta Maria.
Palaco de Alderete.
Villavieja del Cerro.

EtimologioRedakti

Estas diversaj proponoj por la etimologio de la loknomo. La plej antikva rilatus al romiano Kvinto Cecilio Metelo kiel ebla fondinto de la urbo ĉirkaŭ la jaro 83 a.K. kiu eble konstruigis turon honore al la romiano Lucio Korneljo Sila. Tiu turo estus populare konata kiel «Torreón de las Acercas» aŭ «Torre de Sila» kaj estus la plej antikva konstruaĵo de Tordesillas, el 63 a.K., kaj tial deriviĝus la loknomo de Tordesillas el Turris-SyllaeTurris-Sylana.

El epoko de Al Andalus deriviĝus la nomo Thor Ŝilah, tio estas, fortikaĵo de la Ŝilanoj, araba tribo setliĝinta en Iberio en la 8-a jarcento. Sed la plej akceptita propono metas la devenon de Tordesillas en la Mezepoko kiam ĝi aperas menciita por la unua fojo kiel «Autero de Sellas» en dokumento de la jaro 909 kiel «de termino de Autero de Sellas usque in ualle de Cannas». Ekde tiam ĝi estis menciita kiel «Oterdesiellas» kaj «Otordesillas».[1]​ Kio estus Monteto de Sillas pli ol Turo de Sillas.

GeografioRedakti

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Tordesillas, Villavieja del Cerro, Pedroso de la Abadesa kaj Villamarciel; okupas totalan areon de 141,95 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 8 762 loĝantojn. Ĝi ne perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel okazis en aliaj samregionaj loĝlokoj, sed male kiel urbo kaj komarka ĉefurbo ĉe vojkruciĝo, ĝi akiris loĝantojn. Ĝi distas 31 km de Valadolido, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun Bercero, Velilla, Matilla de los Caños, Velliza, Geria, Pollos, Torrecilla de la Abadesa, Villanueva de Duero, San Miguel del Pino, Nava del Rey, Rueda, Serrada kaj La Seca. La municipa teritorio estas ebenaĵo de la valo de la rivero Doŭro, kiu trapasas la municipon, kaj ricevas la akvon de la rivero Zapardiel. En la areo kunvenas diversaj vojoj. Norde estas stepoj propraj de Montoj Torozoj.

HistorioRedakti

Estis jam setlejo en Ferepoko de Vakceoj kaj dum la Romia Imperio. En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. Dekomence temis pri fortikaĵo sur monteto.

En la 9-a jarcento, García, plej aĝa filo de Alfonso la 3-a, pluigis la reloĝadon de tiuj teroj el Leono tra Kampartero kaj Montoj Torozoj. Oni okupis la monteton kiu poste estos Tordesillas kaj el tie estris kaj centrigis la reloĝadon fare de mozaraboj kaj de nordanoj alvenintaj el Asturio kaj Leono. Tial oni povas diri, ke la naskiĝo de Tordesillas estis de astur-leona deveno.

Je la alveno de Almanzoro al tiuj teroj okazis dekadenco kaj senloĝigo ĝis jam en la 11-a jarcento, ekis malrapida rekupero fare de la kastilia grafo Sancho García. La tiamaj dokumentoj nomas ĝin Oterdesillas. En la 12-a jarcento ĝi apartenis al la episkopoj de Palencio, kiuj havis palacojn ene de la urbaj muregoj. Tordesillas estis senjorlando de kelkaj reĝinoj kaj de reĝamatinoj. La unua el ili estis Leonor de Guzmán, amatino de la reĝo Alfonso la 11-a. Poste Pedro la 1-a donis la urbon al sia patrino, nome la reĝino Maria de Portugalio kaj en 1354 al sia amatino, María de Padilla. Post la morto de la reĝo Petro, la urbo pasis al la edzino de Henriko la 2-a, nome Juana Manuel, poste al la reĝino Leonor de Aragono, nome unua edzino de Johano la 1-a, kaj poste al lia dua edzino, la portugala infantino, Beatriz de Portugalio, kiu posedis ĝin ĝis 1385 kian lia edzo realigis ĝin al la reĝlando kaj donis Béjar al sia edzino kompense.​ Johana de Kastilio, nomata Johana la Freneza, estis malliberigita en Tordesillas en 1509, kaj tie restis ĝis sia morto en 1555.

AktualoRedakti

 
Elektra Centralo ĉe Villamarciel.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj: tritiko, sekalo) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado). De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la dekarka ponto, restaĵoj de urba murego (inter kiuj unu turo) kaj urba strukturo de ĉefaj stratoj kiu venas ortangule al la ĉefa placo, tipa kun portikoj por vendejoj kaj supra etaĝo kun ampleksaj balkonoj por rigardi de tie la spektaklojn okazantajn sur la placo. La Konvento de Sankta Klara estas gastigita en iama palaco konstruita en 1340 de Alfonso la 11-a post lia venko kontraŭ araboj en la Batalo de Salado kaj financita pere de la militakiro; lia filo Petro la 1-a aranĝis ĝin en 1363 por ke liaj filinoj Beatriz kaj Isabel transformu ĝin en konvento.

La preĝejo de San Antolín funkcias kiel muzeo kaj en ĝi elstaras la gotikaj kapelo kaj tomboj de familio Alderete. La preĝejo de Sankta Maria estas ununava, mikso de gotiko kaj novklasikismo; ĝia alta sonorilturo utilas kiel gvatoturo; estas tri pordegoj, valora ĉefretablo kaj baroka organo de la 18-a jarcento. La preĝejo de Sankta Petro estas gotika, trinava, de la 16-a jarcento; menciindas la kapela de familio Gaitán; gia retablo havas salomonajn kolonojn kaj bildo de la Virgulino Karmen, de la skolo de Gregorio Fernández. Ankaŭ la preĝejo de Santiago havas skulptaĵon de la Virgulino, de granada skolo, eble de sekvanto de Alonso Cano. Alia preĝejo estas de Sankta Johano.

Estas diversaj palacoj de la 16-a jarcento, inter kiuj tiu de la familio Alderete kaj tiuj nomitaj Domoj de la Traktato, ĉar en ili okazis negocado de la Traktato de Tordesillas en 1494, fakte du unuigitaj palacoj kiuj nun uzatas por kulturaj kaj turismaj celoj. Iam estis ankaŭ Reĝa Palaco, kiu ruiniĝis kaj estis detruita en 1773 dum la regado de Karolo la 3-a.

BildaroRedakti

Polemika taŭrludoRedakti

 
Protesto en Madrido kontraŭ la taŭrludo de Tordesillas.

El la Mezepoko, kadre de la lokaj festoj, okazis evento konsitanta en liberigo kamparen de virbovo kiu estas persekutata de ĉevalrajdantoj kiuj klopodas lanc-vundi lin. Ekde 2005 la animalisma partio PACMA disvastigis protestojn kontraŭ mistraktado al la animalo, kio rezultis en kontraŭprotestoj fare de lokanoj kaj de lokaj politikistoj, kaj finfinaj aplikoj je regiona nivelo de la ŝtataj kaj eŭropaj regularoj pri la traktado al bestoj (ekzemple malpermeso de publika bestomortigo). La polemiko atingis tutlandan atentaron.

Vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti

  1. Castro Toledo, 1981, pp. XXV-XXVI, enkonduko kaj pp. 1-2, dok. 1.

BibliografioRedakti

  • Castro Toledo, Jonas (1981). Colección Diplomática de Tordesillas. Valladolid: Instituto cultural Simancas. ISBN 84-500-4849-4.
  • Martín González, Juan José (1968). Provincia de Valladolid. Barcelona: Aries. OCLC 3697174.
  • Zalama, Miguel Ángel (1994). Por tierras de Valladolid. León: Lancia. ISBN 84-86205-91-3.