Torfejo de Boží Dar

Torfejo de Boží Dar estas ŝtata natura rezervejo - granda komplekso de montar-torfejoj. En la jaro 1977 tie estis malfermita instrua vojeto, kiu konigas vizitantojn pri bestaro, vegetaĵoj kaj aliaj interesaĵoj de la rezervejo. La instrua vojo estas alirebla el la urbeto Boží Dar.

Torfejo de Boží Dar
national nature reserve • protektata areo [+]

Koordinatoj50° 24′ 0″ N, 12° 54′ 0″ O (mapo)50.412.9Koordinatoj: 50° 24′ 0″ N, 12° 54′ 0″ O (mapo)
Areo11,61 km² (1 160,7335 ha) [+]

Torfejo de Boží Dar (Ĉeĥio)
Torfejo de Boží Dar (Ĉeĥio)
DEC
Torfejo de Boží Dar
Torfejo de Boží Dar
Map
Torfejo de Boží Dar
Vikimedia Komunejo:  Božídarské rašeliniště [+]
vdr

La unua haltejo estas sur la placo antaŭ la urbodomo. Ĝi informas pri la historio de la urbeto Boží Dar, pri ĝia ekesto pro minado de arĝenta kaj stana ercoj en la 16-a jarcento.

La vojeto trairas unu el la plej valoraj partoj de la rezervejo. Dum la ekskurso oni povas vidi ĉirkaŭ la vojo marĉejojn kun multaj lagetoj kaj multaj riveretoj, ĉar akvumigo de tiu ĉi ercmontara herbejo atingas superterenajn partojn de la vegetaĵoj. Ĉie ĉirkaŭe estas abundo de diversaj raraj kreskaĵoj, kiel ekz. viola palustris (marĉa violo).

la loko Boží Dar (maldekstre loka ekologia centro) vidite de la torfejo

Menciinda estas, ke jena rezervejo estas komplekso de verto-tipaj montaraj torfejoj, torfigitaj herbejoj kaj montaraj arbaroj. La tuta rezervejo estis inaŭgurita en 1a jaro 1965 - ĝia areo estas 929,57 hektaroj. Dominanto de tiu ĉi areo estas monto Spicak, kiu troviĝas 3 km sud-okcidente de Boží Dar. Špičák estas parte arbumita - bazalta ronda monteto, 1115 m alta kaj estas restaĵo de lafa kovraĵo. Ĉirkaŭvidon el ĝi malhelpas altaj piceoj.

Inter kreskaĵoj - arbustoj videblas specio de montara pino (Pinus mugo Turra) aŭ (Pinus montara).

La vojeto gvidas vizitantojn preter tavoloj de la torfo - oni povas vidi aĝon de la ekspluatita torfo alta pli ol 1 metro - ĉi tie la torfon oni ankaŭ minadis.

La vojeto havas 12 haltejojn, ĝia longo estas 3 km. En ĉiu sezono aspektas la naturo alie.... kaj ĉiam oni trovas ion interesan. La vegetaĵoj kaj ankaŭ kelkaj birdoj, kiuj tie kreskas kaj vivas, estas postrestaĵoj el glacia periodo. Oni tie povas renkonti ankaŭ tetrojn kaj cervojn.

De la lasta haltejo oni povas marŝi plu laŭ ruĝa turisma signo aŭ ĝis urbo Horní Blatná aŭ reveni al Boží Dar.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.