Tornival-finna lingvo
lingvo (aŭ finna dialekto) parolata en norda Svedio
(Alidirektita el Tornival-finna)
La tornival-finna, meänkieli en la finna kaj en la tornival-finna mem, tornedalsfinska en la sveda, estas lingvo (aŭ finna dialekto) parolata en la svedia-finnlanda limregiono ĉirkaŭ Tornio kaj Haparanda. "Tornivalo" celas al la valo de la lima rivero (finne Tornionjoki, svede Torne älv).
Tornival-finna lingvo | |
Parolantoj | 60 000 |
Skribo | finna alfabeto, latina alfabeto |
Lingvistika klasifiko | |
---|---|
Urala
| |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-3 | fit |
Glottolog | torn1244 |
Angla nomo | Meänkieli |
Franca nomo | meänkieli |
HistorioRedakti
Kiam la Rusa Imperio konkeris Finnlandon en 1809, la landlimo dividis la Tornival-finnan kaj la finnan lingvon. Post tio la registaro de Svedio komencis premi la Tornival-finnan lingvon kaj en la lernejoj ne estis permeso paroli la tornival-finnan.
Ekde la jaro 1999 la Tornival-finna estas unu el la oficialaj minoritataj lingvoj de Svedio.