Toro (Zamora)

(Alidirektita el Toro (Zamoro))

Toro estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Alfoz de Toro en la centra oriento de la provinco. La urbonomo Toro estas popole komprenebla kiel la hispanlingva vorto "toro" por virbovo, foje rilate al tiuforma skulptaĵo de epoko de vetonoj (ĉu virbovo ĉu porkino) kaj virbovo ja aperas en la maldekstra duono de la blazono spegule al leono en la dekstra duono kiel simbolo de la regiono Leono kaj iama regno samnoma; tamen etimologie Toro devenas el «Campu Gothorum», tio estas Kampo de Gotoj, de epoko de visigotoj. Ĝi estas ĉefurbo de la areo Alfoz de Toro de 20 loĝlokoj ambaŭflanke de la rivero Duero. Ties ĉefa produktado estas vino.

Toro
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 49800
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 8 349  (2023) [+]
Loĝdenso 26 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 31′ N, 5° 24′ U (mapo)41.52-5.3947222222222Koordinatoj: 41° 31′ N, 5° 24′ U (mapo) [+]
Alto 735 m [+]
Areo 324,86 km² (32 486 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Toro (Provinco Zamoro)
Toro (Provinco Zamoro)
DEC
Toro
Toro
Situo de Toro
Toro (Hispanio)
Toro (Hispanio)
DEC
Toro
Toro
Situo de Toro

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Toro [+]
vdr
Skulptaĵo de epoko de vetonoj (ĉu virbovo ĉu porkino) kiu estas asocia al la nomo Toro ("toro" por virbovo).
Historia urba kerno de Toro.
Pórtico de la Majestad, en la Colegiata.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Tagarabuena, El Gejo, La Estación, La Azucarera, Monte la Reina, Granja Florencia, Villaveza, Villaguer kaj Estancia Piedra, okupas totalan areon de 324,86 km² (kio faras ĝin la plej etenda de la provinco) kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 44 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 500 loĝantojn ekde la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj, sed proporcie multe malpli ol aliaj loĝlokoj en la provinco.

Ĝi distas 33 km de Zamoro, provinca ĉefurbo, kaj 36 km de Tordesillas, 62 km de Valladolid, 63 km de Medina del Campo, 72 km de Salamanko kaj 76 km de Benavente. Limas kun Matilla la Seca, Pozoantiguo, Villardondiego kaj Villavendimio norde; kun Fresno de la Ribera, Villalazán, Madridanos kaj Sanzoles, okcidente; kun Venialbo, El Pego, Villanueva del Puente kaj Castronuño, sude; kaj Villafranca de Duero, San Román de Hornija kaj Morales de Toro, oriente. Krome en ĝia municipa teritorio oni inkludas la enklavojn de Peleagonzalo kaj Valdefinjas, ambaŭ sudokcidente, sur la suda bordo de Duero.​

Historio redakti

Estas restaĵoj de antaŭromia epoko, sed la setlejo mem fondiĝis en la 10-a jarcento. Dum la 12-a ĝis la 14-a jarcentoj iĝis ĉefurbo. Ĝi ludis gravan rolon en historiaj tempopj kun propra provinco. El tiu pasinteco restas ĉefe la preĝejego Colegiata de Santa María la Mayor. Kadre de la Milito de Kastilia Sukcedo okazis la grava Batalo de Toro la 1-an de marto 1476, post kio la oprtugalaj trupoj rifuĝiĝis en la urbon kaj estis sieĝitaj dum ses monatoj. En postaj jarcentoj suferis pro militoj, ekzemple dum la Milito de la Komunumoj de Kastilio. Dume instaliĝis konventoj, stabiliĝis la ekonomio, ĉefe de vino kaj en la 18-a jarcento iĝis denove grava urbo kun posta ampleksigo meze de la 20-a jarcento.

Monumentoj redakti

La urbo Toro estas deklarita kiel Historia-Arta Ensemblo. Inter la monumetoj elstaras:

  • Alkazaro (kastelo) estas la plej malnova konstruaĵo en la urbo, kune kun la restaĵoj de la unua murego. Ĝi estas fortika arkitekturo, konstruita en la 10-a jarcento, kun rektangula formo kun sep solidaj kuboj situantaj en la anguloj kaj meze de ĉiu kanvaso, al kiu siatempe aldoniĝis fortikaĵo malkonstruita en la 19-a jarcento.
  • Kapitula preĝejo (Colegiata) dediĉita al Sankta Maria, de la 12-a jarcento, romanika kaj gotika, kun tre rimarkinda Portiko. En la sakristio troviĝas la fama pentraĵo de la Virgulino de la muŝo (16-a jarcento), same kiel ebura Kalvario unika en Hispanio.
  • Monaĥejo de Sancti Spiritus el Real. En ĝi troviĝas la Muzeo de Sankta Arto de Toro.

Krome vizintindas pluraj preĝejoj kaj ermitejoj.

Ekonomio redakti

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, vitejoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj) ankoraŭ pluas. La industrio de vino disponas el protektita deven-nomado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (gravaj monumentoj, histori-arta komplekso, kastelo, konventoj, preĝejoj, ponto).

Vidu ankaŭ redakti