Torpedoboato estas malgranda, rapida militŝipo, kiu estis uzata de ĉirkaŭ 1880 ĝis 1945. Ĝi estis evoluigita fine de la 19-a jarcento fare de brita John Isaac Thornycroft, por milituzi la novelpensitan helican torpedon, kiu anstataŭigis la ĝis tiam uzatan bumtorpedo (bumo). Por tiuj torpedoj, la boato devis proksimiĝis relative etdistance al la kontraŭa ŝipo.

Torpedoboato HMS Lightning en 1877.

La torpedoboato ŝajnis konvena kontraŭilo de la malfortaj, malgrandaj landoj kontraŭ la ŝipfloto de la grandaj maraj potencoj. Ĝi estis relative malmultekosta kaj la detrua efiko de la torpedo - sub la akvo - estis grava.

La brita mararmeo evoluigis kontraŭ la torpedoboato la torpedoboatan detruilon kun malpezaj armiloj, kun sama rapideco, proprecoj.