Torre de Juan Abad

Torre de Juan Abad (Turo de Johano Abato) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Ciudad Real, regiono de Kastilio-Manĉo.

Torre de Juan Abad
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Ciudad Real
Poŝtkodo 13344
Retpaĝaro http://www.torredejuanabad.org/
Politiko
Urbestro José Luis Rivas Cabezuelo
Demografio
Loĝantaro 1 240  (2010)
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 35′ N, 3° 4′ U (mapo)38.584722222222-3.0602777777778Koordinatoj: 38° 35′ N, 3° 4′ U (mapo) [+]
Alto 814 m [+]
Areo 399,73 km² (39 973 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Torre de Juan Abad (Provinco Ciudad Real)
Torre de Juan Abad (Provinco Ciudad Real)
DEC
Torre de Juan Abad
Torre de Juan Abad
Situo de Torre de Juan Abad
Torre de Juan Abad (Hispanio)
Torre de Juan Abad (Hispanio)
DEC
Torre de Juan Abad
Torre de Juan Abad
Situo de Torre de Juan Abad

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Torre de Juan Abad [+]
vdr
Loko de la provinco de Ciudad Real en Hispanio
Urbodomo
Kastelo de Montizón de Torre de Juan Abad.

Loĝantoj redakti

La loĝantoj nomiĝas torreños. La censita populacio en 2010 estis de 1.240 loĝantoj kaj la denseco estas de 3,1 loĝ/km².

Situo redakti

Torre de Juan Abad estas situa en la suda parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Kamparo de Montiel en la sudorienta parto de la provinco de Ciudad Real. La areo de ties teritorio estas de 399.73 km². La geografiaj koordinatoj estas 38°35′05″ N 3°03′37″ Ok.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado.

Historio redakti

Mezepoko redakti

La plej antikvaj referencoj al tiu loko estas de la Mezepoko; precize de Kronikoj de Alfonso la 8-a (Kastilio), kiu konkeris "Feznavessore" (el araba Hisn ibn Xoray) al islamanoj. El tiu kastelo, kie estis malliberigita Hiksemo la 3-a, unu el la lastaj kalifo de Kordovo, restas la ruinoj de la mallarĝejo de la turoj. La fortikaĵo estis kontrolejo de la paso de la montopaesjo Dañador, kiu estis unu de la aliroj de la Aŭgusta Vojo el Andaluzio al Valencilando.

Oni dubas pri la reala ekzisto de Juan Abad (Johano Abato), de kiu ricevas nomon la vilaĝo, kaj kiu devis esti unu de la unuaj loĝantoj de la vilaĝo. Oni diras ke li apartenis al la Ordeno de Santiago kaj kiu dependis de Montiel.

Don Rodrigo Manrique apartigis el la teritorio la vilaĝon de Belmonte de la Sierr, en la aktualo Villamanrique. Jorge Manrique iĝis superulo de Montizón. Dum la regado de la Katolikaj Gereĝoj oni donis privilegiojn ĉar oni sendis kelkajn soldatojn al la Granada Milito.

Moderna historio redakti

Francisco de Quevedo estis senjoro de la vilaĝo, kvankam estis jurkonfliktoj pro tio dum jarcentoj, kaj tiu gastigis la reĝon Filipo la 4-a (Hispanio). Dum la 17a jarcento separiĝis la teritorioj de Castellar de Santiago kaj de Torrenueva.

En 1873, dum la karlismaj militoj, estis atako al la domo de Don Juan Frías fare de "liberaloj" kiuj venis el Urda kaj Campo de Criptana.

Kaj dum la Hispana Enlanda Milito tiu estis unu el la malmultaj lokoj kie ne okazis ekzekutoj.

Kulturo redakti

 
Orgeno Historia de Gaspar de la Redonda.

Torre de Juan Abad estas konata pro siaj koncertoj de orgeno, kio estas referenco kaj je nacia nivelo kaj je internacia kaj pri la Internaciaj Kongresoj kiuj pri Quevedo oni organizas ĉiun duan jaron la Fondaĵo Francisco de Quevedo [kebEdo].

Notoj redakti

Vidu ankaŭ redakti