Torre de Peñafiel

Torre de Peñafiel [TOre depenjaFJEL] estas municipo en la sudoriento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Campo de Peñafiel (Kamparo de Peñafiel) en la sudoriento de la provinco. La loknomo Torre de Peñafiel estas komprenebla kiel Turo de Peñafiel, tio estas de Fidela Roko.

Torre de Peñafiel
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 47319
Demografio
Loĝantaro 53  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 32′ N, 4° 5′ U (mapo)41.536388888889-4.0886111111111Koordinatoj: 41° 32′ N, 4° 5′ U (mapo) [+]
Alto 789 m [+]
Areo 30 km² (3 000 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Torre de Peñafiel (Provinco Valadolido)
Torre de Peñafiel (Provinco Valadolido)
DEC
Torre de Peñafiel
Torre de Peñafiel
Situo de Torre de Peñafiel
Torre de Peñafiel (Hispanio)
Torre de Peñafiel (Hispanio)
DEC
Torre de Peñafiel
Torre de Peñafiel
Situo de Torre de Peñafiel

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Torre de Peñafiel [+]
vdr
Torre de Peñafiel en la provinco Valadolido.
La komarko Campo de Peñafiel de la provinco Valadolido, malhelblue, sudoriente.
Preĝejo de Molpeceres.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio, formita de loĝlokoj Torre de Peñafiel kaj Molpeceres (preskaŭ senhoma), okupas totalan areon de 30,18 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 45 loĝantojn. Ĝi perdis 375 loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.

Ĝi distas 64 km de Valadolido, provinca ĉefurbo kaj estas inter municipoj Rábano kaj Canalejas de Peñafiel. Ĝia municipa teritorio estas ebeneca kaj trairata de la rojo Salvica kiu tuj poste enfluas en la riveron Valcorba. Plej proksima loĝloko estas Rábano.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. Tiam ĝi nomiĝis Las Aldehuelas kaj Torre las Aldehuelas.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejoj kaj de Torre de Peñafiel kaj de Molpeceres.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti