Tortiljo (el la hispana "tortilla" [tortilja], laŭvorte torteto) estas plata, maldika, ronda nefermentinta pano, farita el maizatritika faruno. Eblas per ĝi ĉirkaŭvolvi aliajn manĝaĵojn, kio sugestas la alternativan nomon volvopano.

Tortiljoj

Ĝi estas la bazo de multaj manĝaĵoj en Meksiko, kie oni konsumas 300 milionojn da tortiljoj ĉiutage, kaj grava elemento ankaŭ de la teksas-meksika kuirarto.

La sama hispana vorto tortilla havas alian signifon en la hispana kuirarto: tie ĝi signifas simple omleton.

Vidu ankaŭ redakti

Talo (manĝaĵo)