Tossa de Mar estas vilaĝo kaj komunumo en la komarko Selva en la provinco Ĝirono en Katalunio (Hispanio).

Tossa de Mar

Flago

Blazono

Flago Blazono

Tossa de Mar
municipo de Katalunio
Ŝtato Flago de Hispanio Hispanio
Aŭtonoma Komunumo Flago de Katalunio Katalunio
Provinco Barcelona
Komarko Selva
Poŝtkodo 17320
Areo 38,6 km²
Alteco 5 m.
Distanco 75 km de Barcelono
Loĝantaro 5.498 loĝ. (2016)
Retejo http://www.tossademar.cat
Koordinatoj 41° 43′ 14″ N 2° 55′ 55″ O / 41.72056 °N, 2.93194 °O / 41.72056; 2.93194 (mapo)
vdr
Situo de Tosa en la Provinco Ĝirono.

Geografio redakti

Tossa de Mar situas ĉe la bordo de Mediteraneo kaj estas unu el la elstaraj lokoj de la marbordo Costa Brava, pro la beleco de siaj plaĝoj kaj sia historia kulturheredaĵo. Ĝis 1985 la loko nomiĝis simple Tossa.

Priskribo redakti

Ekonomie en Tossa de Mar plej gravas turismo. Krome la lokanoj laboras en agrokulturo (iam la produktado de korko estis esenca) kaj fiŝkaptado. La turismon forte stimulis la tiea kreado de la kinofilmo Pandoro kaj la Fluganta Holandano, kun Ava Gardner kaj James Mason, reĝisorate de Albert Lewin.

 
Vido de la enmurigita zono el la granda strando.
 
Vido de la strando el la enmurigita zono.

Vidindaĵoj redakti

Ĉefaj vidindaĵoj estas la mezepoka kvartalo ene de la muregoj kun diversaj turoj, municipa muzeo en unu el ili, ruinoj de romia vilao, kaj spektinda panoramo el la enmurigita monteto, sur kiu lumturo kun propra muzeeto. En la ĉirkaŭo estas markitaj diversaj padoj por monta marŝado kaj eblas navigi per turismaj ŝipoj. Estas tri strandoj maldekstre de la antikva kvartalo kaj unu pli trankvila dekstre de tiuj inter du rokomontoj. Multaj hoteloj kaj gastejoj servas al multaj turistoj.

En Tossa de Mar okazis la 15-a Internacia Esperanto-Semajno de la Kulturo kaj Turismo en 2007; ankaŭ la 25-a Internacia Semajno en 2017 okazis tie.

Famuloj redakti

En la komunumo mortis hungardevena trejnisto pri akvopilko András Zólyomi.

 
Strando en vintro.