Touch of Evil

filmo je 1958 reĝisorita de Orson Welles

Touch of Evil estas usona nigra filmo de 1958 verkita, reĝisorita kaj kun-stelulita de Orson Welles. La scenaro estis iom bazita sur la romano Badge of Evil de Whit Masterson. Kun Welles, la geaktoraro estis komponita ĉefe de Charlton Heston, Janet Leigh, Joseph Calleia, Akim Tamiroff kaj Marlene Dietrich.

Touch of Evil
filmo
Originala titolo Touch of Evil
Originala lingvo angla lingvo • hispana lingvo
Kina aperdato 21 maj. 1958
Ĝenro krimfilmo, filma dramo, nigra filmo, filmo bazita sur romano
Kameraado Russell Metty
Reĝisoro(j) Orson Welles
Produktisto(j) Albert Zugsmith • Rick Schmidlin
Scenaro Orson Welles • Paul Monash • Whit Masterson
Filmita en Kalifornio
Loko de rakonto MeksikoUsono
Muziko de Henry Mancini
Rolantoj Orson Welles • Charlton Heston • Janet Leigh • Joseph Calleia • Akim Tamiroff • Ray Collins • Dennis Weaver • Marlene Dietrich • Zsa Zsa Gábor • Mercedes McCambridge • Joseph Cotten • Valentin de Vargas • Keenan Wynn • Billy House • Harry Shannon
Produktinta firmao Universal Studios
IMDb
vdr

Unu el la lastaj ekzemploj de nigra filmo en la epoko de la klasika periodo,[1] ĝia reputacio kreskiĝis ekde ĝia publikigo, kaj ĝi estas nuntempe konsiderita kiel unu el la plej bonkvalitaj filmoj de Welles kaj unu el la plej bonkvalitaj klasik-epokaj nigraj filmoj.

En 1993, la filmo estis selektita por konservado en la Usona Nacia Filmoregistro de la Kongresa Biblioteko kiel "kulture, historie aŭ estetike grava".[2][3]

La intrigo temas pri bombo kiu eksplodas en aŭto, la landlimo inter Usono kaj Meksiko, drogotrafiko, izolita hotelo, prostituejo ktp.

Orson Welles kiel Hank Quinlan.
Marlene Dietrich en Touch of Evil.

Notoj redakti

  1. Tim Dirks, Film Noir, AMC Filmsite, [1] Alirita la 5an de junio 2016.
  2. "Complete National Film Registry Listing". National Film Registry. National Film Preservation Board. Alirita la 5an de junio 2016.
  3. "Frequently Asked Questions". National Film Registry. National Film Preservation Board. Alirita la 5an de junio 2016.

Bibliografio redakti

  • Comito, Terry, ed. (1985). Touch of Evil. Orson Welles, director. New Brunswick, NJ: Rutgers University Press. ISBN 0813510961.
  • Nericcio, William Anthony (2007). "Hallucinations of Miscegenation and Murder: Dancing along the Mestiza/o Borders of Proto-Chicana/o Cinema with Orson Welles's Touch of Evil". Tex(t)-Mex: Seductive Hallucinations of the "Mexican" in America. University of Texas Press. ISBN 9780292714571.

Eksteraj ligiloj redakti