Toy Story
Toy Story (anglalingve por Ludila Rakonto) estas usona animacia filmo produktita de Pixar en 1995 kaj distribuita de Walt Disney Pictures.
Ludila Rakonto | |
---|---|
![]() . | |
Originala titolo | Toy Story |
Produktadlando | Usono |
Kina aperdato | 19-a de novembro 1995 |
Ĝenro | Animacio |
Reĝisoro(j) | John Lasseter |
Produktisto(j) | Jonas Rivera Mark Nielsen |
Scenaro | Joss Whedon Andrew Stanton Joel Cohen Alec Sokolow |
Muziko de | Randy Newman |
Ĉefrolantoj | Tom Hanks Tim Allen Don Rickles Jim Varney Wallace Shawn John Ratzenberger Annie Potts John Morris Erik von Detten |
Produkto | Pixar Animation Studios |
Distribuo | Buena Vista Pictures Distribution |
IMDb | |
Ĝi fame estas la unua animacio, kiu plene estis kreita per komputila grafiko.
La historio okazas al la homoformaj ludiloj de Andreĉjo (8-jara knabo). Tiuj intencas ŝajni senvivaj kiam ne ĉeestas homoj. Ĉefaj roluloj estas vakero kaj kosmonaŭto.
La ludiloj de Andreĉjo estas:
- Woody: vakero;
- Buzz Lightyear: spaca patrolo;
- S-ro Terpoma Kapo: ludilo de kapo terpoma;
- Rex: dinosaŭro;
- Slinky: bobena hundo;
- Hamm: monkesta porko;
- Bo Peep: porcelana ŝafistino;
- Sarge: serĝento.