Malfermi la ĉefan menuon
traĥeidoj kun multaj ariolaj stibloj (Abies concolor)
detala bildo de traĥeidoj (Picea abies)

Traĥeidojtrakeidoj estas en laŭaksaj oblangaj lignaj ĉeloj por transporti akvon kaj firmigi la planton. Ili troviĝas en la ksilemo de vaskulaj faskoj de la tigo de plantoj.

Male al la laŭ la evolucio pli modernaj vaskulaj faskoj (traĥeoj) la traĥeidoj havas kvermurojn, kaj transportas la akvon trans tiel nomataj areolaj stiploj de ĉelo al ĉelo. En la supra parto de la planto la traĥeidoj estas pintaj kaj tial ili havas pli grandan komunan areon kun la sekvantaj ĉeloj; ĉie tie ankaŭ troviĝas la plej multaj stiploj.

Gimnospermoj (Gymnospermae) kaj pteridofitoj (Pteridophyta) plej ofte havas nur traĥeidojn, dum Angiospermoj (Angiospermae) havas plej pli da traxheoj ol treĥeidoj, kiuj povas pli bone transporti akvon pro ilia pli granda diametro kaj manko de la kvermuroj. Tio povas kaŭzi ĉe foliarboj embolion.

Pot la elkresko la traĥeidoj mortas kaj lignigiĝas per la enigado de lignino en la plantĉelaj muroj. Ili tiam transprenas firmigan funkcion. Antaŭ ĉio la malhela malfrua ligno kreskas preskaŭ nur por firmigo de la planto. La ligno kun pli granda procentaĵo da malhelaĵo estas pli altkvalita ol pli frua, hela ligno.

Foliarboj havas lignofibron por stabiligi la trunkon kaj branĉoj.

Ĉe kelkaj pingloarbaj specioj ekzistas ankaŭ horizontalaj traĥeidoj. Ili sidas flanke de la lignoradioj, kiuj konsistas el [[parenkimo|parenĥimĉeloj]: ilia funkcio estas la horizontala transportado de akvo en la trunko.

Vidu ankaŭRedakti

LiteraturoRedakti

  • Anita Roth-Nebelsick: Die Prinzipien der pflanzlichen Wasserleitung. In: Biologie in unserer Zeit. Band 36, Nr. 2, 2006, S. 110–118, DOI:10.1002/biuz.200610305.
  • Wilhelm Nultsch: Allgemeine Botanik. 11., völlig neubearbeitete und erweiterte Auflage. Georg Thieme, Stuttgart/New York 2001, ISBN 3-13-383311-1.