La Traŭpedoj (Traupidae), komune nomitaj tanagroj, estas precipe neotropisa specioriĉa kaj formriĉa familio el la ordo de la Paseroformaj birdoj (Passeriformes). Antaŭe la fakuloj enordigis ilin kiel subfamilion Thraupinae al la Emberizedoj (Emberizidae)

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Traŭpedoj

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Subordo: Paseroj Passeri
Familio: Traŭpedoj Thraupidae

Multaj: vidu tekston

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Chlorornis riefferii

Disvastiĝo

redakti

Traŭpedoj troviĝas ekskluzive en Ameriko kaj sur la insuloj en la Kariba Maro kaj loĝas precipe en la arbokronoj en la arbaroj. La plej multaj specioj vivas en la tropikaj regionoj en Sudameriko kaj estas nemigrantaj birdoj. Nur kvar specioj ekloĝis en regionoj norde de Meksiko.

Rekoniloj

redakti

La plumaro estas bunta kaj atentofrape kolora, kaj la birdoj disponas pri bone evoluintaj kruroj, kiuj faciligas la vivon en la arboj. Ilia kantado estas ne tre impona, ne forte evoluis. Tamen ĉe la genro Rhodinocichla rosea la kantado estas bone evoluinta.

Nutrado

redakti

Ili nutras sin prefere per insektoj. Ofte ili sekvas la trakojn de la Migraj formikoj (Ecitoninae) kaj kaptas la ekfuĝantajn insektojn.

Generado

redakti

Ili konstruas plejparte pelvetoformajn nestojn sur arboj kaj arbustoj; sed ankaŭ estas specioj, kiuj konstruas fermitajn nestojn kun enirejo flanka. La ovaro konsistas el unu ĝis kvin ovoj.

Taksonomio

redakti
 
Piranga olivacea
 
Ramphocelus bresilius
 
Sporophila bouvreuil

La familion Thraupidae unue enkondukis (kiel subfamilion Thraupinae) germana ornitologo Jean Cabanis. La tipa genro estas Thraupis.[1][2]

Oni apartenigas Traŭpedojn al pli granda senranga taksono naŭprimaraj kantobirdoj en subordo Passeri, kiu enhavas na pli ol 800 birdoj el diversaj familioj. Antaŭ apero de molekula filogenetiko la sistematikistoj de tiu ĉi grupo baziĝas plejaprte je nutraĵaj preferoj kaj respondaj morfologiaj adaptaĵoj. Nektarmanĝulojn oni apartenigis al familio Cerebedoj, semmanĝulojn kun larĝaj bekoj al Kardinaledoj, semmanĝuloj kun pli mallarĝaj kaj mezgrandaj bekoj al Emberizedoj, insektomanĝulojn al Ikteredoj, kaj fruktomanĝulojn al Traŭpedoj.[3] Tiu ĉi klasado dekomence havis problemojn, ĉar klasadoj surbaze de aliaj morfologiaj ĥarakterizaĵoj produktis malsamajn sistematikojn.[4] Ekde la lasta jardeko de la 20-a jarcento serio de molekulfilogenetikaj esploroj kondutis al tuta reorganizo de antaŭa sistematiko de kantobirdaj familioj. Interalie, laŭ nuna sistematiko al Traŭpedoj apartenas kaj semmanĝulojn kun larĝaj kaj mallarĝaj bekoj, kaj nektarmanĝulojn, kaj insektomanĝulojn, kaj fruktmanĝulojn.[3] Unu konsekvenco de tiu ĉi rekonfiguro de familioj estas ke kutimaj nomoj de multaj specioj ofte ne kongruas kun la familio, ekzemple birdoj el genro Chlorothraupis estas kutime nomataj tanagroj, kvankam la genro apartenas al Kardinaledoj, kaj kelkaj specioj el Traŭpedoj estas nomataj fringoj aŭ kardinaloj.[5]

Plue la sistematiko de Traŭpedoj estas reviziita post molekulfilogenetika esploro publikigita en 2014, kiu montris ke kelkaj en tracidiaj genroj de la familio ne estas monofiletikaj.[3] Post la revizio estis enkondukitaj 6 novaj genroj, 11 estis rekreitaj kaj 7 forigitaj.[6][5]

Sistematiko

redakti

Laŭ la plej freŝa sistematiko el jaro 2023, la familio enhavas 386 dividitajn je 105 genroj kaj 15 subfamilioj.[3][5]

Catamblyrhynchinae

redakti

Pluŝĉapulo ne havas proksimajn parencojn kaj nun estas konsiderata ĝia propra subfamilio. Antaŭe oni konsideris ĝin aŭ aparta familio Catamblyrhynchidae aŭ subfamilio Catamblyrhynchinae en familio Emberizidae .[3]

Bildo Genro Specioj
  Catamblyrhynchus Lafresnaye, 1842

Orchesticinae

redakti

Du unuspeciaj genroj kun larĝaj kaj dikaj bekoj. Antaŭe Parkerthraustes apartenis al Cardinalidae.

Bildo Genro Specioj
  Orchesticus Cabanis, 1851
  Parkerthraustes Remsen, 1997

Nemosiinae

redakti

Brilkoloraj sekse duformaj birdoj kiuj formas unuspeciajn birdarojn

Bildo Genro Specioj
  Nemosia Vieillot, 1816
  Cyanicterus Bonaparte, 1850
  Sericossypha Lesson, 1844
  Compsothraupis Richmond, 1915

Emberizoidinae

redakti

Herbejaj birdoj, antaŭe apartenataj al Emberizidae.

Bildo Genro Specioj
  Coryphaspiza G.R. Gray, 1840
  Embernagra Lesson, 1831
  Emberizoides Temminck, 1822

Porphyrospizinae

redakti

Birdoj kun flavaj bekoj. La blua flavbeka fringo (Rhopospina caerulescens) antaŭe apartenis al Cardinalidae, ĉiuj aliaj al Emberizidae.

Bildo Genro Specioj
  Incaspiza Ridgway, 1898
  Rhopospina Cabanis, 1851

Hemithraupinae

redakti

Sekse duformaj birdoj, multaj el kiuj havas flavajn kaj nigrajn kolorojn en plumaro. Krom genro Heterospingus ĉiuj havas longajn kaj maldikajn bekojn.

Bildo Genro Specioj
  Chlorophanes Reichenbach, 1853
  Iridophanes Ridgway, 1901
  Chrysothlypis Berlepsch, 1912
  Heterospingus Ridgway, 1898
  Hemithraupis Cabanis, 1850

Dacninae

redakti

Sekse duformaj birdoj, kutime iĉoj estas pli bluaj kaj inoj pli verdaj.

Bildo Genro Specioj
  Tersina Vieillot, 1819
  Cyanerpes Oberholser, 1899
  Dacnis Cuvier, 1816

Saltatorinae

redakti

Plejparte arbaraj birdoj kun longaj vostoj kaj dikaj bekoj. Antaŭe apartenis al Cardinalidae.

Bildo Genro Specioj
  Saltatricula Burmeister, 1861
  Saltator Vieillot, 1816

Coerebinae

redakti
 
Klasika bildo pri diverseco de Darvinaj fringoj.

Tio ĉi subfamilio enhavas la tribon Geospizini, grupon de birdoj konataj kiel Darvinaj fringoj endemiaj en Galapagoj kaj Kokosa Insulo. Ĝuste laŭ observoj de tiuj ĉi birdoj Karolo Darvino formis sian teorio de evoluo.

Preskaŭ ĉiuj specioj en tiu ĉi subfamilio laŭ pli malnovaj sistematikoj apartenis al Emberizidae. La esceptoj estis banana sukerbirdo kiu apartenis al Parulidae kaj oranĝa sukerbirdo kiu dekomence estis en Traŭpedoj. Birdoj de tiu ĉi subfamilio konstruas nestojn kun tegmento kaj flanka enirejo. Laŭ furaĝaj kutimoj la birdoj diversas: la subfamilio inkludas kaj nektarmanĝulojn (Coereba, Euneornis), kaj semmanĝulojn (Geospiza, Loxigilla, Tiaris), kaj insektmanĝulojn (Certhidea).[3]

Bildo Genro Specioj
  Coereba Vieillot, 1809
  Tiaris Swainson, 1827
  Euneornis Fitzinger, 1856
  Melopyrrha Bonaparte, 1853
  Loxipasser Bryant, 1866
  Phonipara Bonaparte, 1850
  Loxigilla Lesson, 1831
  Melanospiza Ridgway, 1897
  Asemospiza Burns, Unitt, & Mason, 2016

Darvinaj fringoj:

Bildo Genro Specioj
  Certhidea Gould, 1837
  Platyspiza Ridgway, 1897
  Pinaroloxias Sharpe, 1885
  Camarhynchus Gould, 1837
  Geospiza Gould, 1837

Tachyphoninae

redakti

Plejparte malaltaĵaj birdoj. Multaj specioj havas ornamajn plumojn, ekzemple krestojn kaj rimarkeblan seksan duformismon.[3]

Bildo Genro Specioj
  Volatinia Reichenbach, 1850
  Conothraupis Sclater, PL, 1880
  Creurgops Sclater, PL, 1858
  Eucometis Sclater, PL, 1856
  Trichothraupis Cabanis, 1851
  Heliothraupis Lane et al., 2021
  Loriotus Jarocki, 1821
  Coryphospingus Cabanis, 1851
  Tachyphonus Vieillot, 1816
  Rhodospingus Sharpe, 1888
  Lanio Vieillot, 1816
  Ramphocelus Desmarest, 1805

Sporophilinae

redakti

Semmanĝuloj kaj semfringoj, antaŭe apartenigitaj al Emberizidae. Unu genro Sporophila, kiu absorbis iamajn genrojn Dolospingus kaj Oryzoborus.

Bildo Genro Specioj
  Sporophila Cabanis, 1844

Poospizinae

redakti

Parto de subfamilio antaŭe estis en Emberizidae. Kelkaj specioj nomiĝas Inkaj fringoj, kvankam ne tre parencaj al genro Incaspiza.

Bildo Genro Specioj
  Piezorina Lafresnaye, 1843
  Xenospingus Cabanis, 1867
  Cnemoscopus Bangs & Penard, 1919
  Pseudospingus Berlepsch & Stolzmann, 1896
  Poospiza Cabanis, 1847
  Kleinothraupis Burns, Unitt, & Mason, 2016
  Sphenopsis Sclater, 1862
  Thlypopsis Cabanis, 1851
  Castanozoster Burns, Unitt, & Mason, 2016
  Donacospiza Cabanis, 1851
  Cypsnagra Lesson, R, 1831
  Poospizopsis Berlepsch, 1893
  Urothraupis Taczanowski & Berlepsch, 1885
  Nephelornis Lowery & Tallman, 1976
  Microspingus Taczanowski, 1874

Diglossinae

redakti

Malgraŭ sia genetika parenceco, morfologie kaj ekologie tiuj ĉi birdoj tre diversas. La subfamilio inkludas kaj semmanĝulojn (Nesospiza, Sicalis, Catamenia, Haplospiza), kaj artropod-manĝulojn (Conirostrum), kaj specialiston pri bambuo (Acanthidops), kaj specialistan afid-manĝulon (Xenodacnis), kaj ŝtonmarajn specialistojn (Idiopsar). Multaj specioj renkonteblas en grandaj altecoj.

Antaŭe, Conirostrum apartenis al Parulidae, Diglossa al Thraupidae, kaj ĉiuj aliaj genroj de la subfamilio al Emberizidae.[3]

Bildo Genro Specioj
  Conirostrum d'Orbigny & Lafresnaye, 1838
  Sicalis F. Boie, 1828
  Phrygilus Cabanis, 1844
  Nesospiza Cabanis, 1873
  Rowettia Lowe, 1923
  Melanodera Bonaparte, 1850
  Geospizopsis Bonaparte, 1856
  Haplospiza Cabanis, 1851
  Acanthidops Ridgway, 1882
  Xenodacnis Cabanis, 1873
  Idiopsar Cassin, 1867
  Catamenia Bonaparte, 1850
  Diglossa Wagler, 1832

Thraupinae

redakti

"Klasikaj" aŭ "tipaj" tanagroj, kiuj tradicie formis la koron de la familio. Ankaŭ tiu ĉi familio enhavas birdojn nomataj kardinaloj pro simileco al Cardinalidae, kiu, tamen, antaŭe apartenis al Emberizidae.

Bildo Genro Specioj
  Calochaetes Sclater, PL, 1879
  Iridosornis Lesson, 1844
  Rauenia Wolters, 1980
  Pipraeidea Swainson, 1827
  Pseudosaltator K.J. Burns, Unitt & N.A. Mason, 2016
  Dubusia Bonaparte, 1850
  Buthraupis Cabanis, 1851
  Sporathraupis Ridgway, 1898
  Tephrophilus R. T. Moore, 1934
  Chlorornis Reichenbach, 1850
  Cnemathraupis Penard, 1919
  Anisognathus Reichenbach, 1850
  Chlorochrysa Bonaparte, 1851
  Wetmorethraupis Lowery & O'Neill, 1964
  Bangsia Penard, 1919
  Lophospingus Cabanis, 1878
  Neothraupis Hellmayr, 1936
  Diuca Reichenbach, 1850
  Gubernatrix Lesson, 1837
  Stephanophorus Strickland, 1841
  Cissopis Vieillot, 1816
  Schistochlamys Reichenbach, 1850
  Paroaria Bonaparte, 1832
  Ixothraupis Bonaparte, 1851
  Chalcothraupis Bonaparte, 1851
  Poecilostreptus Burns, KJ, Unitt, & Mason, NA, 2016
  Thraupis F. Boie, 1826
  Stilpnia Burns, KJ, Unitt, & Mason, NA, 2016
  Tangara Brisson, 1760

Referencoj

redakti
  1. (1847) “Ornithologische Notizen”, Archiv für Naturgeschichte (de) 13, p. 186–256; 308–352 [316]. 
  2. (1977) “Opinion 1069 Correction of entry in official list of family-group names in zoology for name number 428 (Thraupidae)”, Bulletin of Zoological Nomenclature 33 (3/4), p. 162–164. 
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 3,5 3,6 3,7 (2014) “Phylogenetics and diversification of tanagers (Passeriformes: Thraupidae), the largest radiation of Neotropical songbirds”, Molecular Phylogenetics and Evolution 75, p. 41–77. doi:10.1016/j.ympev.2014.02.006. 
  4. (2007) “Defining a monophyletic Cardinalini: A molecular perspective”, Molecular Phylogenetics and Evolution 45 (3), p. 1014–1032. doi:10.1016/j.ympev.2007.07.006. 
  5. 5,0 5,1 5,2 Tanagers and allies. IOC World Bird List Version 11.2. International Ornithologists' Union (July 2021). Alirita 18 December 2021.
  6. (2016) “A genus-level classification of the family Thraupidae (Class Aves: Order Passeriformes)”, Zootaxa 4088 (3), p. 329–354. doi:10.11646/zootaxa.4088.3.2. 

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti