Tra-unu-dupligrandigita seslatera prismo

En geometrio, la tra-unu-dupligrandigita seslatera prismo estas unu el la solidoj de Johnson (J56).

Tra-unu-dupligrandigita seslatera prismo
Bildo
Speco Solido de Johnson
Verticoj 14
Lateroj 26
Edroj detale 8 trianguloj
4 kvadratoj
2 seslateroj
Propraĵoj konveksa
vdr

Kiel la nomo sugestas, ĝi povas esti konstruita per pligrandigo de seslatera prismo per aldono de du kvadrataj piramidoj (J1) al du ĝiaj flankaj edroj, lasante 1 flankan edron inter ili.

La pluredro rezultanta per aldono de du piramidoj al najbaraj flankaj edroj estas ne konveksa, kaj tial ne estas solido de Johnson.

La pluredro rezultanta per aldono de du piramidoj al flankaj edroj lasante 2 flankajn edrojn inter ili estas tra-du-dupligrandigita seslatera prismo (J55).

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti