Tra dezerto kaj praarbaro

Tra dezerto kaj praarbaro (en la pola: W pustyni i w puszczy) estas aventura romano por junuloj de Henryk Sienkiewicz publikigita en epizodoj en la jaroj 1910-1911 en la gazeto Kurier Warszawski, eldonita en 1911 en Varsovio en la eldonejo Gebethner i Wolff; tradukita en 21 lingvojn (1985) ĝi fariĝis internacia furorlibro[1].

Tra Dezerto kaj Praarbaro
Origina titolo W pustyni i w puszczy
Tra Dezerto kaj Praarbaro
franca eldono de la libro el 1934
Aŭtoroj
Aŭtoro Henryk Sienkiewicz
Eldonado
Eldonjaro 1911
Urbo Varsovio
Tradukado
Tradukinto Mieczysław Sygnarski
Eldonjaro de tradukita versio 1978
Urbo de tradukita versio Varsovio
Eldoninto de tradukita versio Eldonejo Interpress
Paĝoj de tradukita versio 315
Information icon.svg
vdr

La libro temas pri aventuroj de Staś Tarkowski kaj Nel Rawlinson en Afriko. Kun eta prokrasto rilate al Kurier, ĝi ankaŭ estis presita en la gazetoj Dziennik Poznański, Słowo Polskie kaj Dziennik Chicagowski en Usono. Parto de la manuskripto de la romano estas konservita en Ossolineum en Vroclavo.

La romano estis tradukita en Esperanton de Mieczysław Sygnarski kaj eldonita en Varsovio en 1978[2].

PriskriboRedakti

Intrigo[3]Redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La intrigo de la romano komenciĝas en 1884 en Port-Saido per konversacio de la 14-jara polo Stanislao (Staĉjo) Tarkowski kaj lia amikino, 8-jaraĝa anglino Nelly (Nel) Rawlinson. Ili parolas pri hejmaresto far angloj de Fatmo, la edzino de la sudana domzorgisto Smaino, kaj ties infanoj. Smaino ricevis monon de la registaro por elaĉeti la kaptitojn, tamen li perfidis, alproprigis la monon kaj aliĝis al la ribelo de Mahdi. Tenante en la kaptiteco Fatmon kaj ŝiajn infanojn, la registaro volas devigi Smainon kaj la estron de Sudano, Mahdi, liberigi militkaptitojn kontraŭ Fatmo kaj ŝiaj infanoj, sen vundi ŝin. Dume alproksimiĝas kristnaska vespero. Kiel kristnaskajn donacojn Staĉjo ricevas fusilon, kaj Nel grandegan hundon, dogon, kiun ŝi nomas Saba, kio signifas leonon en la araba.

Fatmo persvadas Ĥamison, serviston de sinjoroj Tarkowski kaj Rawlison, forkapti Staĉjon kaj Nel kun siaj kuzoj Gebhro kaj Idriso, por ke ili servu kiel "elaĉetpago" kontraŭ Fatmo kaj la infanoj. Baldaŭ Ĥamiso, sub banala preteksto prenas la infanojn, kaj kune kun Gebhro, Idriso kaj du nenomitaj beduenoj kidnapas ilin en dezerton. Ili planas porti la infanon al Omdurmano, al Smaino. Dum la vojaĝo la karavanon alkuras Saba; la araboj unue volas mortigi ŝin, sed Ĥamiso malkonsilas tion al ili.

Komenciĝas longa kaj peniga vojaĝo tra la dezerto. La infanoj plurfoje spertas kruelecon de Gebhro, kiu kelkfoje frapas Staĉjon per vipo kaj volas mortigi ilin ambaŭ. Plej bona por la infanoj estas Idriso, kiu sekrete admiras la kuraĝon de Staĉjo; li zorgas, ke la infanoj atingu Smainon sanaj. Dum la vojaĝo la karavano transvivas interalie sabloŝtormon. Unu matenon Staĉjo, uzante la okazon de dormo de la araboj, provas mortigi la kamelojn per sia fusilo por malebligi pluan vojaĝon, sed en la komploto malhelpas Saba, kiu, ne sciante, kio okazas, bojas kaj vekas la arabojn.

Finfine ili atingas Omdurmanon, kie la araboj partoprenas publikan preĝadon. Staĉjo kaj Nel spertas, ke la sudanaj islamanoj honoras Mahdi per kulto. Tamen surloke evidentiĝas, ke Smaino ne ĉeestas en Omdurmano kaj plia vojaĝo necesas. Antaŭ tio tamen Mahdi volas vidi la infanojn. Ili renkontas grekon Kaliopuli, kiu konsilas al ili konvertiĝi al islamo. Staĉjo rifuzas la ideon.

La karavano pliiĝas je unu persono. Malsanaj Idriso restas en Omdurmano, sed la araboj kunprenas sklavinon Mea kaj sklavon Kali (el du malsamaj nigrulaj triboj). Gebhro ofte torturas Kali. Dinah mortas. La karavano atingas foran sudon de Sudano, terenon, kie Smaino kaptis sklavojn. Tie ili renkontas grandegan leonon. Staĉjo alparolas Gebhron kaj Ĥamison petante, ke ili donu al li fusilon, kaj li mortigas la leonon. Tuj poste la knabo, uzante la okazon, mortigas Gebhron, Ĥamison kaj ambaŭ beduenojn. Staĉjo, Nel, Kali kaj Mea estas liberaj, sed perditaj en la abismo de Afriko.

Baldaŭ montriĝas, ke Kali estas heredonto de la trono en la lando Va-hima. La grupo do decidas iri tien. Unu nokton leonoj atakas ilian tendaron. La homoj sukcesas kaŝi sin sur arbo, kaj Saba en arbustoj, sed la malsataj katoj mortigas la ĉevalojn. La veturantoj atingas malnovan ravinon blokitan de ŝtonego. En la ravino ili trovas elefanton, elĉerpitan pro malsato. Staĉjo kaj Kali volas mortigi kaj manĝi ĝin, sed Nel ne permesas al ili fari tion kaj intencas malsovaĝigi la elefanton. Ili donas al li la nomon King (Reĝo).

Nel malsaniĝas je malario. Senesperaj Staĉjo, Kali kaj Mea serĉas helpon. Staĉjo renkontas neatenditan helpon de svisa esploristo Linde, kiu kelkajn tagojn antaŭe estis vundita de apro. Li havas kininon – kuracilon kontraŭ malario. Baldaŭ Linde mortas pro gangreno, kaj Staĉjo akceptas lian 12-jaran serviston Nasibu. Danke al la kinino de Linde li sukcesas resanigi Nel. Kun helpo de eksplodaĵoj li liberigas Kingon, kiu jam estas malsovaĝa.

La 5-persona karavano kune kun Saba kaj King sur malgrandan altebenaĵon, kie ĝi pasigas iom da tempo. Staĉjo instruas al Kali pafi. Tiam malkaŝiĝas la utileco de King. Iun tagon gorilo atakas Nasibu. Saba iras savi lin, sed estas tro malgranda; nur King mortigas la gorilon.

La roluloj ekmarŝas por trovi Va-himanojn. La aŭtoritato de Staĉjo subite kreskas, kiam iun tagon li savas Nel kaj mortigas grandegan leopardon. Sekve la grupo atingas vilaĝon de la tribo M'Rua. La tribo, vidante Staĉjon kiu rajdas sur grandega elefanto, tuj honoras lin. Survoje ili renkontas kelkajn tiajn tribojn kun simila efiko.

Baldaŭ la karavano atingas la lokon de Va-himanoj, kiu estas sieĝata de iliaj eternaj malamikoj – Samburuanojn. Staĉjo kolektas grupon de disaj militistoj kaj – kun la helpo de piroteknikaĵoj kaj pafiloj – sukcese atakas la tendaron de la kontraŭuloj. Vidante la kaoson, la reĝo de Va-hima kaj la patro de Kali venas por helpi ilin, sed li mem estas mortigita, samkiel la reĝo de Samburu. Post la venkita milito, Kali volas mortigi la tutan tribon Samburu (kaj precipe la filon de ilia ĉefo – sian samaĝulon Faru). Staĉjo tamen konvinkas ambaŭ tribojn vivi en paco. La triboj akceptas Kristanismon. Nur du ŝamanoj restas suspektemaj – M'Kunje kaj M'Pua.

Staĉjo, Nel kaj Saba ekiras direkte al la britaj kolonioj ĉe la Hinda Oceano, kun eskorto de King kaj parto de Va-himanoj, inkluzive de Kali. Kali ankaŭ prenas kun si M'Kunje kaj M'Pua, por ke ili ne ribeligu la popolon kontraŭ li. Ĉi tio finiĝas tragedie: unu nokton la sorĉistoj ŝtelas la tutan provizon de akvo, sovaĝa kato mortigas ilin kaj fortrinkas la akvon. La elĉerpitaj vojaĝantoj renkontas anglan patrolon sub la komando de ilia konato, kapitano Glen, kaj doktoro Clary. De Glen kaj Clary la infanoj ekscias, ke Mahdi mortis pro koratako. Kali revenas al sia lando kaj fariĝas la reĝo de Va-hima. King estas metita en bestoĝardenon, kaj la infanoj revenas al siaj patroj. Staĉjo kaj Nel ne vidas unu la alian dum pluraj jaroj. Ili renkontiĝas kiel plenkreskuloj kaj enamiĝas unu en la alian. Post la geedziĝo ili unue vivas en Britio, kaj post vojaĝo tra lokoj en Afriko, en kiuj ili estis kune kiel infanoj, la paro ekloĝas en Pollando.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto jen finiĝas.


InspirojRedakti

Kiam en aŭgusto 1908 Sienkiewicz kun sia edzino loĝis en la tiel nomata domo kun tureto en Rudawa (Malgrandpollando), ĉiutage matene loka knabo, kiun Sienkiewicz ŝatis, Staĉjo Tarkowski, alportis al li freŝan lakton. La nomon de Staĉjo Tarkowski poste ricevis la ĉefrolulo de la romano.

La ideon pri Nel nomis Wandzia Ulanowska, 10-jara adoptita filino de amiko de Sienkiewicz[4].

La inspiron por la karaktero de rilatoj inter Staĉjo kaj Nel Sienkiewicz trovis ĉe rilatoj inter du roluloj de la romano Marjorie's Quest de Jeanie Gould. Sienkiewicz trovis la libron ĉe sia konatino, Teofila Szumlańska[5].

FilmoRedakti

La romano estis filmita dufoje: en 1973 reĝisorita de Władysław Ślesicki (ĉefroluloj: Tomasz Mędrzak kaj Monika Rosca)[4] kaj en 2001 de Gavin Hood (Adam Fidusiewicz kiel Staĉjo kaj Karolina Sawka kiel Nel)[6]. El ambaŭ filmaj materialoj oni ankaŭ faris televidseriojn. La versio el 1974 estas pli simila al la libra originalo.

ReferencojRedakti

  1. pole Krzyżanowski, Julian. (1985) Literatura polska: przewodnik encyklopedyczny 2, p. 539. ISBN 83-01-05369-0.
  2. Sienkiewicz, Henryk. (1978) Tra dezerto kaj praarbaro. Eldonejo Interpress.
  3. esperante Esperanta teksto de la romano
  4. 4,0 4,1 W PUSTYNI I W PUSZCZY. Film Polski. Alirita 2019-06.
  5. Kot, Wiesław. (2001) W pustyni i w puszczy – prawda i legenda. Poznań: G&P Oficyna Wydawnicza Poznań, p. 66.
  6. W pustyni i w puszczy (2001). Filmweb. Alirita 2019-06.

Eksteraj ligilojRedakti