Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Tra l' Silento [1][2]. estas poemaro de Edmond Privat publikigita en jaro 1912, en kiu li evidentigas grandan senton de ritmo kaj harmonieco de la versoj. Tiuj talentaj kaj kortuŝaj poemoj estis skribitaj de junulo maksimume 23 jara, sed ili ŝajnas esti skribitaj de maljunulo kruele stampita de la vivo.

Tra l' Silento
Tra l' Silento
Tra l' Silento
Aŭtoro Edmond Privat
Eldonjaro 1912
Urbo Ĝenevo
Paĝoj 32
vdr

Jen inter ili eble la plej bona kaj konata poemo de Edmond Privat:

I

Sur vojo de l’vivo vaginte tre sola
Dum jaroj bruemaj de l’knaba juneco,
Kaj multe plorinte sen vorto konsola
Dum sonis ridad’ el apuda gajeco,

Tagon mi renkontis voje
La rigardon de princino,
Tuŝis mian manon foje
Dolĉa mano de fratino.

La manon mi kaptis kaj premis tremante.
El miaj okuloj ŝi plorojn ĉesigis,
Kaj sulkoj de l’frunto forigis kisante.
Ni manon en mano la vojon daŭrigis.

Blue brilis la ĉielo ;
Ĉie floris la ĝardenoj.
Por la haroj de l’anĝelo
Kreskis rozoj kaj jasmenoj.

Sur vojo de l’vivo nun dolĉa kaj bela
Ni, kvazaŭ du cignoj sur blua rivero,
Malpeze glitadis al revo ĉiela,
Dum harpoj kantadis pri l’ama mistero.

Pura ŝajnis tuta mondo,
Bona ĉiu, bela ĉio.
Ĉirkaŭ ni dancadis rondo
De petaloj el lilio.

Ni revon mirindan komencis sen limo
Pri lando eterna de paco kaj ĝojo ;
Kaj kanton de nia komuna animo
Plej pure ŝi ritmis laŭlonge la vojo.

Niajn rozojn ŝi disdonis
Al lacegaj vojirantoj,
Kaj infanoj ofte kronis
Per kronetoj el diantoj.

II

Sur vojo de l’vivo nun vagas mi sola,
Senzorge al kie la tempo min blovas ;
Ĉar, kvankam min celus eĉ vorto konsola,
En aĝ’ mia nuna mi vivi ne povas.

Haltis mia koro voje
Ĉe la tombo de l’princino,
Kiu donis al mi foje
Dolĉan manon de fratino.

La tagon, en kiu ŝi haltis kun larmo
Kaj blankan la manon forŝiris el mia,
Mi kial ne povis en morta malvarmo
Ŝin sekvi sub teron al tombo glacia ?

For de l’tomb’ en nuna horo,
Min disrompas per tirado
Malantaŭen rememoro
Kaj antaŭen plu-vivado.

Sur vojo de l’vivo, pro kia mistero
Eĉ amo nur estas pruntaĵo momenta ?
Ĉielon ni trovas kaj perdas sur tero,
Kaj blovas ankoraŭ la tempo turmenta.

Tamen ĉesu, plendo mia,
Se antaŭen vokas devo.
Kantu, harpo melodia,
Pri la land’ de nia revo ;

Ĉar iam ni revon komencis sen limo
Pri lando eterna de paco kaj gojo ;
Sed kanto de nia komuna animo
Kun voĉo karega perdiĝis sur vojo.

Kaj vagadas nun fantome
Mi, kun floroj en la manoj
Por disporti ŝianome
Al laculoj kaj infanoj.


La hodiaŭa leganto kritike rimarkas la uzon de adasismoj:

juneco-gajeco
princino-fratino
tremante-kisante
ĉesigis-daŭrigis.

Aliflanke troveblas ankaŭ aro da interesaj rimparoj, kie foje eĉ respondas unu rimvorto al la alia enhave:

ĉielo-anĝelo
ĝardenoj-jasmenoj
mistero-sur tero
plendo mia-melodia
fantome-ŝianome.

Recenzoj redakti

 
 Privat staras sur la unua vico de la Esperantaj poetoj kaj la eldonistoj tute pravis farante bonan kolekton de kelkaj poemoj en eleganta publikaĵo. Ni citu fragmenton de la poemo "Kantas amo".

Pli bela ol la ondo, pli forta ol la vento,
Kantadas la amo plej dolcan muzikon,
Ĝi kantas en koro, ĝi kantas al sento,
Ĝi kantas orgene ravadon mistikan.

kaj kiel la kanto de l' amo, la kanto de l' poeto iras al la animo ĝin trafas, ravas kaj plialtigas. 
— 1913, Historio de Esperanto I, paĝoj 384-385
 
 Jen bele eldonita libreto ! Bela fortika angla papero, per belaj literoj zorge presita. Kion diri pri lo enhavo ? Edmond Privât estas famkonata en nia movado : liaj poeziajoj estas tute senriproĉaj laŭ ritma kaj versfarada vidpunkto kaj pri la sento kiu blovas tra tiuj versoj ni povas diri ke ili estas vero poezio, pecoj el la koro, el tiu juna, vivplena, sentema koro kiun la verkisto knnportas en siaj, tra 'l mondo, vojaĝoj, sur la vojo de l' vivo. 
— Belga Esperantisto n052 (feb 1913)

Referencoj redakti

  1. Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo, numero 4786, paĝo 401
  2. Literumita "Tra l' Silento" ĉe Sutton, Geoffrey 2008 : Original Literature of Esperanto, Mondial, New York, 728 paĝoj, paĝo 54, ISBN 978 1 59569 090 6

Eksteraj ligiloj redakti