Tra la Labirinto de la Gramatiko

Esperanta gramatiko por nederlandlingvanoj
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Tra la Labirinto de la Gramatiko estas Esperanto-lernolibro destinata por nederlandlingvanoj. Ĝi estas verkita en 1934 de Frits Faulhaber kaj eldonita de la Federacio de Laboristaj Esperantistoj. Estas aperintaj ok eldonoj de la libro. Dum dekoj da jaroj tiu ĉi estis ege influhava por la nederlandaj kaj flandraj Esperantistoj.

Tra la Labirinto
de la Gramatiko
Tra la Labirinto de la Gramatiko
Tra la Labirinto
de la Gramatiko
Aŭtoro Frits Faulhaber
Eldonjaro 1934
Urbo Amsterdamo
Eldoninto Federacio de Laboristaj Esperantistoj
Paĝoj 344
vdr

Recenzoj redakti

 
 Ofte oni miras pri la granda nombro da bonaj Esperantistoj kiuj troviĝas en Nederlando kaj Flandrujo. Unu el la ĉefaj kaŭzoj de tio sendube estas la bonaj lernolibroj pri kiuj ni nuntempe disponas. « Tra la Labirinto de la Gramatiko » grandmezure superas ĉiujn ĝis nun aperintajn nederlandlingve verkitajn lernolibrojn. ĝi ne estas lernolibro kiun ni kuraĝus doni al la lernantoj de elementa kurso, ĝia amplekso sendube timigus ilin, sed, post tia kurso, la libro iĝas vera trezoro. La volumo estas neelĉerpebla fonto kaj ideala havaĵo por laboristesperantisto : kompleta kaj tamen simpla, bele bindita kaj bone prizorgita, kaj tamen tiel malmultekosta. Speciale prizorgitaj estas la klarigoj de la afiksoj (kun po 10 ĝis 20 ekz.). Ni kun ĝojo ankaŭ trovis la malnovan elparolmanieron de la sc-vortoj : § 30; mi scias — mis cias k.t.p. Ni nur bedaŭras la klarigon v : w (tio nur estas por Nederlandanoj sed ne por Belgoj, kiuj tre bone elparolas v : v ) . La preseraroj estas zorge korektitaj en aldonita tabelo. Multaj konsiloj por kursgvidontoj igas la verkon nepre akirinda. 
— Belga esperantisto n217 (mar 1935)
 
 Jen la titolo de bonega Nederlandlingva gramatiko pri Esperanto de F. Faŭlhabro. Antaŭ mi kuŝas ĝia kvina eldono (sesa ĝis oka miloj) el la jaro 1950. La 344 paĝojn ampleksanta, en griza tolo bindita libro estas taŭga kaj detala enkonduko en la Esperantan gramatikon por meze kleraj homoj, kiuj multe de tio, kion ili enlerneje lernis, jam de longe forgesis, sed kiuj Esperanton iugrade regas. Samtempe la libro estas bona akompananto por kursgvidantoj, kiuj bezonas metodan helpon kaj riĉan materialon por ekzercadoj. Mi ĉi tie ne intencas recenzi la verkon. Mia intenco pli vere estas, montri en kio ankaŭ tiu bone verkita kaj plurfoje reeldonita gramatiko estas mankhava, kiel estis ĝis tiam ĉiuj gramatikoj... 
— Rikardo Ŝulco 1985 : Pledo por Unueca Lingvo, pp. 108-110

Eksteraj ligiloj redakti