Popolmedicino
La termino popolmedicino aŭ depende de la kulturoj ankaŭ nomata tradicia medicino (MT), laŭ oficiala difino de Monda Organizaĵo pri Sano, "indikas la praktikojn, metodojn, sciojn kaj kredojn pri sano, kiuj implikas la medicinan uzon de plantoj, de bestaj partoj, de mineraloj, de spiritualaj terapioj, teknikoj kaj manaj ekzercoj - unuope aŭ asocie, - por kuraci, diagnozi kaj preventi la malsanojn, aŭ gardi la sanon".
La tradicia medicino estas la sumo de la scioj, kompetentaj kaj praktikoj kiuj baziĝas sur la teorioj, kredoj kaj spertoj tipaj en iuj kulturoj kaj kiuj estas utiligataj por ke homoj restu en bona sano, samkiel por preventi, diagnozi, trakti kaj kuraci fizikajn kaj mensajn malsanojn[1]. Inter la plej grandaj tradiciaj kurackulturoj ĉie en la mondo oni trovas tibetaj kuracistoj (amchis), filipinaj kuracistoj, brazilaj mediumoj, havajaj kuracistoj (kahuna) kaj ĉinaj tradiciaj kuracistoj.
En iuj aziaj kaj afrikaj landoj, pli ol 80% de la loĝantaro uzas tradiciajn medicinojn kiel iliajn ĉefajn sanajn servojn. Okcidentaj kulturoj, kiuj adoptis elementojn de tradicia medicino, nomas ĝin "alternativa medicino". La studo de tradicia medicino fokusiĝas al herbokuracado.
Moderna aspekto de popola medicino estas la Alternativa medicino kaj nemoderna estas "tradicia medicino".
Per Esperanto
redakti- Universala Medicina Esperanto-Asocio (UMEA) ekzistas fakaj sekcioj pri Yumeiho, Tradicia Ĉina Medicino, neŭrologio, psikiatrio, bestkuracado kaj naturkuracado
- Internacia Naturkuraca Asocio
Vidu ankaŭ
redaktiReferencoj
redakti- ↑ Resolucio WHA 56.31 de la Monda Asocio de Sano adoptita en 2003), pri la tradiciaj medicinoj (MT)